Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 ŝliren
WWW:

[Substantiv]

ŝliren.o — Schliere (provisorische Übersetzung)

Hinweis:

Definition in Esperanto:

ŝlireno [radiko substantiva] estas amorfa (do neregula, nekristaleca) optike ekkonebla ŝmirformo.

  • Ili estiĝas en likvaĵoj aŭ solidiĝintaj likvaĵoj, ekzemple kiam du likvaĵoj interplektiĝas per modera turnmovado. Nesufiĉa fandotemperaturo estigas travideblajn fadenojn en vitro, kiuj signifas produktadajn fuŝojn.
  • En la produktado de iuj artovitraĵoj oni intence kaŭzas ŝlirenojn kiel belformaĵojn.
  • Ŝlirenoj povas estiĝi, kiam oni purigas la blankan surfacon de instrumentoj, paneloj kaj fenestroj per malpura viŝtuko (= »viŝstrioj«). La malpuraĵo rezultigas post la sekiĝo la tipan ŝlirenan desegnaĵon.
  • Kiam oni metas karburaĵon aŭ oleon sur surfacon de akvo, tiam estiĝas per disŝprucado - eventuale irizaj - makuloj kaj el tiuj ŝlirenoj per fluado, vento, ondoj aŭ turnomovoj.
  • Oni konas ŝlirenojn ankaŭ en gasoj. Ilin kaŭzas lokaj fluktuadoj de refraktindicoj aŭ de denseco. Super varmega dezerta grundo ili estas videblaj kiel trembrilado. En la teknika fotografado oni uzas tiun efikon por »ŝlirena fotado«.
  • Iuj okulmalsanoj povas kaŭzi trompan perceptadon de ŝlirenoj.

  • angle: Schlieren, streak
  • germane: Schliere

 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-05-02, 02:05:00 / Laufzeit: 0,008528 s
zur Startseite