Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Ergebnis der Suche nach -ig-: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.

Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 -ig-
WWW:

[Suffix]

Suffix mit der Bedeutung »zu etwas machen«, lassen, veranlassen, zu etwas machen, verursachen, in einen Zustand bringen:


  • ig.i — veranlassen (machen); jemanden heißen, etwas zu tun (transitives Verb)

  • bel.ig.i — verschönern (bel.a = schön) (transitives Verb)
  • brul.ig.i — etwas verbrennen (brul.i = selbst brennen) (transitives Verb)
  • du.on.ig.i — halbieren (transitives Verb)
  • dis.ig.i — zerteilen (transitives Verb)
  • eks.ig.i — entlassen (transitives Verb)
  • el.ig.il.o — Ausgabeberät (Gerät, dass das Ergebnis eines Programms der Außenwelt zugänglich macht) {EDV}
  • en.ig.it.a — eingebettet, embedded
  • est.ig.i — machen, etwas entstehen lassen, hervorrufen, auslösen (transitives Verb)
  • fal.ig.i — fällen (transitives Verb)
  • for.ig.i — entfernen, zerstreuen (Bedenken) (transitives Verb)
  • gast.ig.i — bewirten (transitives Verb)
  • jun.ig.i — verjüngen (jun.a = jung) (transitives Verb)
  • kun.ig.i — fügen, zusammenfügen, zusammensetzen
  • mort.ig.i — töten (mort.i = sterben) (transitives Verb)
  • mult.obl.ig.i — vervielfältigen (transitives Verb)
  • ne.halt.ig.ebl.a — unaufhaltsam (halt.i = (an)halten, stoppen)
  • pac.ig.i — aussöhnen, versöhnen, zum Friedensschluss veranlassen (transitives Verb)
  • pur.ig.i — säubern (pur.a = sauber) (transitives Verb)
  • sen.ig.i — jemanden entblößen von (transitives Verb)
  • sen.haŭt.ig.i — häuten, abhäuten (transitives Verb)
  • sek.ig.i — trocknen (transitives Verb)

  • edz.ig.i = ig.i edz.o.n = zum Gatten/Ehemann machen, heiraten
  • edz.in.ig.i = ig.i edz.in.o.n = zur Gattin/Ehefrau machen, heiraten

  • igi trinki/gluti einflößen
  • Mi bakigas panon. Ich lasse Brot backen.
  • Li igis diri, ke li ne estas hejme. Er ließ sich verleugnen.
  • Li alligigis la hundon. Er ließ den Hund anbinden.
Hinweis:
  1. Mit »-ig-« gebildete Verben sind immer transitiv, fordern also ein Akkusativ-Objekt.
  2. Alternativen zu »ig.i«: »kaŭzi, okazigi, ordoni, instigi iun al io«
  3. Intransitive Verben werden durch -ig- transitiv:
    • manĝ.ig.i — füttern (transitives Verb)
    • sci.ig.i — benachrichtigen (transitives Verb)
    • trink.ig.i — tränken (transitives Verb)
  4. Von einem Verb dürfen nicht zwei Akkusativ-Objekte abhängen. Die von einem -ig-Begriff abhängige Ergänzung wird deshalb in eine »al«- oder andere Ergänzung umgewandelt:
    • Ŝi igis la servistinon kuiri kafon. Sie ließ die Dienerin Kaffee kochen
    • La ministro lernigas Esperanton al la oficistoj. Der Minister lässt die Beamten Esperanto lernen.
    • Ili havigis al si librojn. Sie verschafften sich Bücher.

El la Lingvaj Respondoj:

PRI LA SUFIKSO IG KUN VERBAJ RADIKOJ

Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj »igi« signifas »igi -anta« aŭ »igi -ata«. Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar »igi« kun verbo signifas nek »igi -anta«, nek »igi -ata«, sed nur »igi -i«, sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de ig en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de ig (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de , …), sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri »sciigi amikon novaĵon«, sed ni povas diri »sciigi amikon pri novaĵo« aŭ »sciigi novaĵon al amiko« ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun ig havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per »al«, diros »mi manĝigas mian ĉevalon«, neniu dubos pri la senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso ig, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante »manĝantigi« kaj »manĝatigi«. La sufikso ig per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).

Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo


 

© Michael Lennartz 2008-2018
2018-04-20, 20:15:31 / Laufzeit: 0,072866 s
zur Startseite