Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)

Ergebnis der Suche nach ci: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 ci
WWW:

[Pronomen]

ci — du (vertraulich)


  • ci.a — dein
Hinweis:

»ci« steht für eine vertrauliche, intime Ansprache und wird sehr selten benutzt.


El la Lingvaj Respondoj:

PRI LA PRONOMO »CI«

La neuzado de »ci« tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus »vi« kaj al unu persono ĉiam »ci« sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke »ci« enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru »ci« ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia »formo de ĝentileco« estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): »ci« ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ »ci« kaj »vi« oni diras »li«, »oni«, »sinjoro«, »fraŭlo« k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur »vi«. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante »vi, sinjoro«, aŭ »vi ĉiuj«, »vi ambaŭ« k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de »ci« (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de »vi« ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi »ci«), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de »vi«, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion »malvarman«. Ĉio dependas ja nur de la kutimo.

Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-04-26, 11:42:06 / Laufzeit: 0,088732 s
zur Startseite