Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)

Ergebnis der Suche nach jam: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 jam
WWW:

[Adverb]

jam — schon, bereits, bis jetzt


  • jam ne — nicht mehr, schon nicht mehr (»jetzt nicht mehr, nicht länger«, ein Nichtanfangen, eine Änderung; etwas war nicht und wird auch nicht geschehen; ein Nunnichtmehreintreten)
  • ne jam — noch nicht

  • Ĉu vi jam delonge lernas Esperanton? Lernst du schon lange / seit Langem Esperanto?
  • Jam ne pluvas. Es regnet nicht mehr.
  • Jam nun! Gerade jetzt!
  • Li jam ne respondis mian leteron. Er hat meinen Brief noch nicht beantwortet.
  • Li kantas jam tri horojn. Er singt schon / bereits / bis jetzt drei Stunden.
  • Mi jam ne amas vin. Ich liebe dich nicht mehr.
Hinweis:

»jam« steht im Allgemeinen vor dem Wort bzw. der Wortgruppe, auf das es sich bezieht.


El la Lingvaj Respondoj:

PRI LA ESPRIMOJ »JAM NE…« KAJ »NE… PLU«

Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi tute ne vidas ian kaŭzon, kiu devigus nin diri: uzu nur la unuan aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiam ambaŭ esprimoj povas reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ »ne parolu plu« ni ne povas diri »jam ne parolu«. Doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel »jam« aŭ »plu« estas tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj. »Jam« laŭ mia opinio efektive enhavas en si la ideon de ŝanĝo de stato, kiel montris »The British Esperantist« »plu« enhavas la ideon de daŭrado. »Jam ne« povas rilati ankaŭ al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur intencata aŭ esperata, — »ne plu« rilatas al io, kio ekzistis jam antaŭe. Ekzemple, se mi eĉ neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri »mi jam ne vizitos vin« (se mi ŝanĝis mian intencon), sed »mi vin ne vizitos plu« mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antaŭe vizitadis vin. La esprimon »ne jam« (kiu signifas ion tute alian ol »jam ne«) mi tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi konsilas uzi »ankoraŭ ne«.

Diri »pli« anstataŭ »plu« oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. »Pli« = pli multe, »plu« = daŭre, pli malproksimen; »pli« signifas kvanton, multecon, — »plu« signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn.

Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-03-29, 00:46:28 / Laufzeit: 0,060215 s
zur Startseite