Ergebnis der Suche nach krom: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.
Wurzel | Charakter der Wurzel | Übersetzung | Abb. |
krom Siehe auch:
WWW:
|
[Präposition] |
krom — außer, nebst, samt, mitsamt, abgesehen von …, ausgenommen, abgesehen von: Ursprünglich bedeutete »krom« allgemein eine Absonderung, heute wird es nur noch im einschließenden Sinn gebraucht: »nicht nur …, sondern auch«.
Hinweis: Man spricht hier vom »einschließenden außer«, weil das mit »krom« angeschlossene Ding die Tätigkeit mitmacht. (W. Wingen) Man beachte den Unterschied in der Bedeutung: außer kann übersetzt werden mit:
El la Lingvaj Respondoj: »KROM« KAJ »EKSTER«En la plena vortaro ni donis la vorton »krom« sed poste, vidante ke kelkaj amikoj per la vorto »ekster«, kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas ankaŭ la sencon de »krom«, ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la senco de »krom«. La Esperantisto, 1891, p. 7 PRI LA VORTO »KROM«La prepozicio »krom« antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. »Krom« per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: »tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro«, ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la »ĉiuj« sed kiam mi diras: »krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj«, oni facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto »krom« povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton »krom« kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn »esceptinte« aŭ »ne sole, sed ankaŭ«. Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo |
© Michael Lennartz 2008-2024 2024-03-28, 23:12:20 / Laufzeit: 0,061304 s |
zur Startseite | ⇑ |