Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Ergebnis der Suche nach la: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.

Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 la
WWW:

[Artikel]

la — bestimmter Artikel, unveränderbar nach Geschlecht und Zahl (der, die, das, dem, den, des)


  • la patro — der Vater
  • la patrino — die Mutter
  • la infano — das Kind
  • la patroj — die Väter
  • la patrinoj — die Mütter
  • la gepatroj — die Eltern
  • la infanoj — die Kinder
Hinweis:

»la« (der) ist ein schwacher, »tiu« (jener) ein stärkerer, »ĉi tiu« (dieser) der stärkste Hinweis auf etwas Bekanntes, Bestimmtes.

»la« stellt eine Besonderheit dar, weil dieses Wortwurzel nicht mit anderen Wortwurzeln oder Affixen kombiniert werden kann, und keine grammatische Markierung annimmt.


El la Lingvaj Respondoj:

Artikolo

Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l ', uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l ' mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k.c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.

La Esperantisto, 1889, p. 24


Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.

La Esperantisto, 1890, p. 32


PRI LA UZADO DE LA ARTIKOLO

Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros »venis tago, kiun mi tiel longe atendis«, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri »la tago« sed se vi diros »hodiaŭ estas la dimanĉo« anstataŭ »hodiaŭ estas dimanĉo«, tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.

Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro


PRI LA APOSTROFADO DE LA ARTIKOLO

La esprimo »reunuigi l' homaron« estas efektive nebona, ĉar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la »Ekzercaro« (№27), estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco de la stilo. Sekve en prozo tiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro »licentia poetica« oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi »eraro« nur deflankiĝojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj).

Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro


PRI LA UZADO DE L'

La uzadon de l' (apostrofita la) ni ne forigis; sed ĉar tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial ni en prozo uzas nun ordinare la formon konstantan (la) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon apostrofitan.

Esperantisto, 1893, p. 127


 

© Michael Lennartz 2008-2018
2018-10-19, 12:07:32 / Laufzeit: 0,040461 s
zur Startseite