Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)

Ergebnis der Suche nach nenia: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 nenia
Siehe auch:
WWW:

[Pronomen]

nenia — kein, keinerlei Art (vergleiche: Tabellenwörter beginnend mit neni-)


  • Li aĉetis neniajn komercaĵojn. Er kaufte keinerlei Waren.
  • Mi bezonas nenian helpon. Ich brauche keinerlei Hilfe.
  • Mi vidis nenian kelneron, nek junan nek maljunan. Ich sah keinen (keinerlei) Kelner, weder einen jungen noch einen alten.
  • Nenia feliĉo maturiĝas sub la suno. Kein Glück reift unter der Sonne.
  • neniaj aludoj keinerlei Hinweise
Hinweis:

El la Lingvaj Respondoj:

PRI »NENIU« KAJ »NENIA«

La vorto »neniu« (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj »iu«, »kiu«, »tiu«, »ĉiu«) havas sencon pure pronoman, dum la vorto »nenia« (kiel ankaŭ la vortoj »ia«, »kia«, »tia«, »ĉia«) havas sencon adjektivan kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj »iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu« povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton »homo«). La formoj kun u enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun a enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. — En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo; mi loĝas en tiu ĉi urbo. En kia urbo vi loĝas? Mi loĝas en bela urbo; en granda u rbo. — Ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon? Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon aŭ maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj »tiu-tia« kaj »ĉiu-ĉia« la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj »kiu-kia«, »iu-ia«, »neniu-nenia« tial oni neniam povas diri »tia« aŭ »ĉia« anstataŭ »tiu« aŭ »ĉiu«, sed ofte oni povas sen eraro diri »ia, kia, nenia« anstataŭ »iu, kiu, neniu« (kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj).

Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-03-29, 05:49:39 / Laufzeit: 0,128294 s
zur Startseite