Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)

Ergebnis der Suche nach spit: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 spit
WWW:

[Adverb]

spit.e — zum Trotz, (spite al) ungeachtet


  • spit.a — trotzig
  • spit.i — trotzen (transitives Verb)
  • spit.o — Trotz

  • spit.em.a — eigenwillig
  • spit.em.ul.o — Trotzkopf

  • Nun spite! Nun erst recht!
Hinweis:

»spite« war ursprünglich (nach der Definition Zamenhofs und dem »Fundamento de Esperanto«) eine Präposition. Im PIV 1977 ist es ein Adverb, und vortaro.net verzichtet ganz darauf, eine Wortart zuzuordnen.


(Im folgenden Text sind möglicherweise Transkriptionsfehler enthalten. - MLe 2022-10-16)

ĈU „SPITE“ ESTAS PREPOZICIO?

La uzo de la frazero „spite la fakto“ de unu el viaj kunlaborantoj instigas min diskuti en viaj kolonoj la uzadon de „spite“ kiel prepozicio.

Mi trovas en la Fundamento de Esperanto pĝ. 88, ke „spit“ estas radiko kaj ne prepozicio. Tamen Boirac en sia „Plena Vortaro“ diras: „SPIT’E: prepozicio samsignifa kiel malgraŭ“, kaj Kabe nomas ĝin: „Prepozicio kun la senco: intence kontraŭ la volo de aliaj: Por inciti la guvernistinon, la knabo banis sin spite lia malpermeso". Kion diras Kabe pri „malgraŭ“? „Prepozicio kun la senco: ne turnante atenton al io, ne atentante ion: fari ion malgraŭ malpermeso“. Ĉu tiu faro ne estas intence kontraŭ la volo de aliaj?

En F. E. „malgraŭ“ troviĝas kiel prepozicio, sen streketo por montri, ke ĝi estas radikvorto; kaj estas aldonita, kiel pri „spit’“ la sama ekvivalento por la Franca „en dépit de“, kaj por la Angla „in spite of“.

Se laŭ Boirac „malgraŭ“ estas „prepozicio, kiu signifas kontraŭ la volo de iu, kvankam io kontraŭstaras, spite de io aŭ iu“, kaj „spite“ estas „prepozicio samsignifa kiel malgraŭ“, estas klare, ke unu el la du prepozicioj estas superflua en lingvo, kiu celas kiel eble esprimi unu ideon per unu vorto. Por la Fundamentisto la elekto inter la du estas facila, ĉar la F.E. donas nur „malgraŭ“ kiel prepozicio kaj montras, ke „spit“ estas radikvorto.

Zamenhof uzas amboŭ vortojn en Levidoj XXVI, 21, laŭ la ĝusta senco: „Kaj se vi malgraŭ tio spitos Min“.

Ni ekzamenu la uzadon en niaj fundamentaj dokumentoj.

F. K.

  • 32/29. Malgraŭ tio mi volas vin mordi ….
  • 129/24. Malgraŭ la diversaj dialektoj oni povas ….
  • 278/8. Ni penas … kaj malgraŭ ĉio …
  • 86/1, 213/23. … malgraŭ ke ….
  • Tamen 286/24 … spite ĉiuj argumentoj ….

En tiu lasta frazo – la sola okazo en F.K. en kiu spit’ estas uzata – ĉu malgraŭ ne estus egale bona?

D-ro Zamenhof uzas spit’' kelkfoje en la Psalmaro jene:

  • Ĉiujn miajn malamikojn li forspitas. X.5.
  • MI vidis malpiulon, kiu estas spitema. XXXVII, 35.
  • Konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn malamikojn. XXXVII, 11.
  • Spite miaj malamikoj liberigu min. LXIX, 19.

Ĉu D-ro Z. ne faletis en la lasta citaĵo? Spite estas adverbo, devena de la radiko spit’, kaj estas ĝuste uzata kiel adverbo-prepozicio; sed ĝi postulas la sekvon de alia prepozicio aŭ de akuzativo.

En Lingv. Resp. 37, D-ro Z. ŝajne forgesis la fundamentan fakton pri spit’. Li tie diras: „Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia unu regulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus konformiĝi ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple: se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple „koncerne tion“ = kio koncernas tion, „rilate tion“ = kio rilatas tion); se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion (ekzemple „kaŭze de tio“ = pro la kaŭzo de tio, „responde al via demando“ = kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio, ligiĝas kun la substantivo senpere, t. e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple „spite mia malamiko“).“

Tamen en Ps. XXVII, 11, D-ro Z. uzis la formon „spite miajn malamikojn“; ĉu ne ĝuste? Aŭ la akuzativo estas bezonata aŭ ne. Lev. XXVI, 21 montras, ke spit estas transira; ankaŭ P.E. 1191: „Abelujon ne incitu; amason ne spitu“, Marta 126/3 „kvazaŭ spitante la truojn de la talivesto.“ Klare D-ro Z. devus diri „spite miajn malamikojn“ aŭ „spite al miaj malamikoj“ = en la spito al miaj malamikoj, sed pli bone „malgraŭ miaj malamikoj“.

Ni do konstatas la interesan fakton, ke Boirac, Kabe kaj D-ro Z. mem rigardas kiel prepozicion – kaj ne de radika deveno – vorton, kiu en la F. E., ne estas prepozicio. Laŭ mia humila opinio, la radiko „spit“ havas sian propran oficon. Mi havas spiton kontraŭ la uzado de spite kiel simpla prepozicio, mi parolas spite kontraŭ ĝin, kiam mi parolas pri ĝi malice. En preskaŭ ĉiu okazo, en kiu mi vidis la uzon de spite kiel prepozicio, oni povis egale bone uzi malgraŭ, kaj ĉar malgraŭ estas la fundamenta prepozicio supozeble kun la sama signifo kiel spite kaj la mia vidpunkto pli bone kaj sen dusenceco esprimas la penson „kontraŭ la volo, aŭ ne atentante la sintenadon de aliaj“, mi ŝatas kaj preferas malgraŭ kaj ĉiam uzados ĝin. Se iam mi uzos spite, mi ne uzos ĝin kiel simplan prepozicion, sed antaŭ alia prepozicio aŭ akuzativo.

Mi estus tre kontenta, se la Lingva Komitato farus pervoĉdonan decidon pri la afero kaj fiksus la ĝustan uzadon.

W. M. PAGE, Edinburgh.


  • Fonto: Esperanto Triumfonta. Numero 3-4 de 1920-08-28, p. 8.
  • Skano: Österreichische Nationalbibliothek: ANNO Historische Zeitungen und Zeitschriften.
  • Elŝuto: https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno?aid=e2j&datum=19200828&seite=8

 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-04-26, 19:24:11 / Laufzeit: 0,060545 s
zur Startseite