Wir berichten in Deutsch über die internatione Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Menu
P

Alŝuti mobi-dosierojn al Kindle-legiloj

(Por vindozaj komputeroj)

Post la elŝuto de la mobi-dosiero de via e-libro ĝi troviĝas kutime en la dosierujo de elŝutoj (Downloads). Vi konektas vian kindlon al la komputero. La komputero rekonas ĝin kiel USB-memorilon kaj donas al ĝi diskingan leteron (ekzemple E:\). Startu la dosieran foliumilon (Dateiexplorer) kaj atingu je la maldekstra panelo la kindlon, kaj en ĝi la dosierujon documents > Downloads > Items01Atentu: En malnovaj kindloj vi eble havas nur la dosierujon documents.

En la dekstra panelo vi atingas la Downloads-dosierujon de la komputero. Kopiu la mobi-dosieron el la komputera dosierujo Downloads en la Items01-dosieron de via kindlo. Malkonektu la kindlon. La e-libro nun aperas en la enhavo-listo de la legilo.

Vi certe komprenas, ke por plej multaj homoj estas pli facila vojo sendi e-libron per retpoŝto al la legilo.

 

(Por krombukoj – Chromebooks)

La priskribo por vindozaj komputeroj validas principe same por krombukoj. Nur la dosiera foliumilo aspektas alie:

 

Chromebook – dosiera foliumilo

 

(Lasta modifo je 2020-12-19)