Elŝuti librojn el Google
Kelkajn e-librojn vi povas elŝuti en la epub-formato nur el Guglo. Alklakinte la elekteblon »Elŝuto epub«, vi atingas la retpaĝon de Google Play kun la koncerna libro:
Alklaku la butonon E-Book für kostenlos (= senpaga e-libro respektive en via lingvo).
Nun vi jam povas legi la libron (LESEN) per Guglo-legilo, aŭ vi fermas (SCHLIESSEN) la paĝon.
Iru al via Guglo-libraro (Meine Bücher, miaj libroj).
Ĉiu libro havas je sia dekstra malsupra angulo menuon signitan per tri punktoj. Alklaku ĝin.
Elektu el la malfermiĝinta listo la menueron EPUB herunterladen (= elŝuti epub-libron). Nun Guglo sendas la libron al via komputero.
La librojn aĉetitajn ĉe Guglo vi retrovas en via smartfono laŭ la jena vojo:
Malfermu la Google-Play-apon. En la maldekstra supra angulo vi vidas »hamburgeran menuon« kun tri strioj:
Alklaku ĝin. Rulumu malsupren ĝis la menuero Play Bücher App öffnen (malfermi la libroj-apon).
Nun via smartfono irigas la libroj-apon, en kiu vi trovas vian libraron:
Viajn personajn librojn vi trovas en la fako »libraro« (germanaj smartfonoj: Mediathek).
En la Google-retumilo vi povas legi epub-dosierojn per etendaĵo EPUBReader el Chrome Web Store.
(Lasta modifo je 2020-12-19)