Wir berichten in Deutsch über die internatione Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Menu
P

Distrikto Nordfriesland

  • Areo: 2048 km²
  • Loĝantoj: 166 000 (en 2008)

La distrikto Nordfriesland 1 (Norda Frislando) troviĝas en la nord-okcidenta parto de Ŝlesvig-Holstinio. Ĝi estas je triono pli malgranda ol la origina setlejo de la nordfrisa popolo. La nordfrisa lingvo ĝis hodiaŭ estas parolata same kiel la germana, dana, la sudjutlanda kaj malsupra-germana (platgermana) lingvoj. Malgraŭ diversaj lingvoj la regiono formas kulturan unuaĵon. Tio rezultas el la unueciga efiko de la Norda Maro, kiu determinas la vivkondiĉojn de la homoj, per ŝtormaj inundoj minacas lal vivon, per ŝipveturado ebligas enspezojn.

Distrikto Nordfriesland

Pejzaĝe la distrikto konsistas el marsko kaj hesto. Marsko estas plata, alnaĝigita lando, sed hesto male malfekunda altaĵo. »Altaĵo« ne signifas vere alta kiel monto, sed alta relative al marsko. Sur hesta grundo kreskas pinoj kaj arbustaĵaroj, agrikulture ĝi estas utiligebla por plantado de terpomoj.

La insuloj Amrum, Föhr 2 kaj Sylt 3 kreskis sur hestaj kernoj. Sur tiuj insuloj la plejaltaĵoj estas dunoj. Aliaj insuloj antaŭ la bordo de Nordfriesland estas la marska insulo Pellworm 4 kaj la marinsuloj (Halligen), kiuj dum altaj tajdoj subakviĝas. Tiam nur loĝteraĵoj superas la marnivelon. La grundo de tiuj marskaj etinsuloj ne konservas dolĉan akvon.

La ekonomian vivon determinas agrikulturo, fiŝado, metioj kaj turismo. La ĉefa urbo de la distrikto, Husum, estas centro de kongresoj kaj de firmaoj, kiuj instalas kaj mastrumas ventopelitajn elektrocentralojn.

Fervojo kaj ŝipveturado estas gravaj por turistoj kaj enloĝantoj. Pramoj trafikadas al insuloj kaj etinsuloj.

En la vilaĝo Alkersum sur la insulo Föhr ekzistas Muzeon pri Arto de la Okcidenta Bordo. La muzeo estas donaco de Frederik Paulsen, la filo de Friedrich Paulsen. Friedrich Paulsen naskiĝis en Dagebüll en Norda Frislando en 1909. Dum la studado en Kiel estiĝis konfliktoj kun la nacisocialismaj regantoj, li fuĝis tra Svisio al Svedio, kie li fine ricevis la svedan ŝtatanecon. De tiam li nomiĝis Frederik Paulsen. En Malmö li fondis la farmacian entreprenon FERRING. Li mortis en Alkersum, havante aĝon de 87 jaroj. Li kaj lia samnoma filo retenis firmajn rilatojn al la nordfrisaj lando kaj kulturo. La filo Frederik Paulsen per la donaco de la muzeo kun internacia signifo honoras la insulon Föhr kaj lian patron.

La muzeo estas hejmo por ĉ. 480 artaĵoj. La pentraĵa trezoro kunvenigas la vizitantojn sur vojago laŭ la bordo de la Norda Maro. Estas fiŝistoj kaj kamparanoj, frisaj popolaj vestaĵoj kaj ĉambroj, la danĝera maro kaj la unika pejzaĝo, kiujn la pentristoj fiksis kaj konservis por ni.

La naturprotektejo de la poldero »Beltringharder Koog« estas la plej granda naturprotektejo de Ŝlesvig-Holstinio (3345 hektaroj) kaj plena de belaĵoj tipaj por la nordmara regiono. La poldero de Beltringharde estas iama intertajda zono, kiu en 1987 estas apartigita per sekuriga digo. En ĝi fluas dolĉakvejoj el marskejoj. La poldero ankaŭ enhavas salakvejon en apartigita parto. La moderna digo 9 kilometrojn longa kaj la amfibia karaktero de la poldero de Beltringharde servas kaj al la sekurecaj interesoj de la loĝantaro en la malaltaj marskejoj kaj al la bezonoj de la naturprotektado.

En Majo rulsketantoj renkontiĝas sur Nordstrand, iama marska insulo antaŭ la urbo Husum, por konkursi.

La Faka Malsanulejo »Satteldüne« sur la insulo Amrum invitas al la Kuro je Mukoviskozeco ĉiujare okazanta pentekoste.

En Julio en la urbo St. Peter-Ording okazas la Kajta Festivalo kun partoprenantoj el Germanio, Danlando kaj Nederlando.


  1. Nordfriesland - pron. Nordfrisland

  2. Föhr - pron. Fjor

  3. Sylt - pron. Silt

  4. Pellworm - pron. Pelvorm