Wir berichten in Deutsch über die internatione Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Menu
P

Amt Südtondern

Jutlando estas duoninsulo, kiu apartenas parte al Danlando, parte al Germanio. Tondern estas urbo en la sudo de  Jutlando. Ĝi donis sian nomon al la distrikto Tondern, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1920 en la prusa provinco Schleswig-Holstein (Ŝlesvig-Holstinio). En 1920 la norda parto de la distrikto estis cedata al Danlando, la suda ricevis la nomon Südtondern (Suda Tondern). La ĉefa administra urbo estiĝis Niebüll, tiam ĉefe fervoja nodo.

Pro reformo de la organizado de distriktoj en (okcidenta) Germanio en 1970 oni formis novan distrikton Norda Frislando el la ĝistiamaj distriktoj Südtondern, Eiderstedt kaj Husum.

La firmlanda parto (do sen la nordfrisaj insuloj Amrum, Föhr kaj Sylt) de la eksdisktrikto Südtondern ekde 2008 konsistigas la komunumaron (Amt) Südtondern.

Post Niebüll kun 10 000 loĝantoj Leck (7600 loĝ.) estas la dua plej granda urbo de la komunumaro. La plej malgranda komunumo estas Lexgaard (52 loĝ.)

Plus-kodoj de la nomitaj urboj

  • Leck: 9F6CQX00+
  • Lexgaard: 9F6CRWJV+
  • Niebüll: 9F6CQR00+
  • Tondern (dane: Tønder): 9F6CWV00+

Letzte Änderung: 04.01.2021