Wir berichten in Deutsch über die internatione Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Menu
P

Nordfrisaj insuloj

La regiono de la ŝlesvig-holstiniaj nordmaraj insuloj havas propran nomon - Uthlande (ekstera lando). Ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando. Hodiaŭ ĝi ampleksas de nordo al sudo la insulojn Sylt 1, Föhr 2, Amrum, Pellworm 3 kaj aron da insuletoj kun loĝmontetoj, kiujn oni nomas Halligen en germana lingvo. La germanaj nordfrisaj insuloj apartenas al la distrikto Nordfriesland.

Norda Frislando

Al la tuto de la nordfrisaj insuloj krome apartenas la danaj insuloj Langli, Fanø, Mandø, Koresand, Rømø.

Sylt (21 000 enloĝantoj) estas la plej granda el la nordfrisaj insuloj kaj ligita al la firma lando per fervojo, kiu transportas homojn kaj aŭtomobilojn al kaj de la insulo ekde 1927.

Sude de Sylt troviĝas Föhr (malpli ol 9 000 enloĝantoj) kaj Amrum (ĉ. 2300 enloĝantoj). Tiuj du estas atingeblaj nur per pramoj. Kelkaj pramoj veturas de Schlüttsiel 4 al la insularo, pli multaj trafikadas de Dagebüll 5 al Föhr kaj plu al Amrum.

Sur la insulo Pellworm loĝas 1000 homoj. Ankaŭ Pellworm estas atingebla nur per pramo.

La ekonomia bazo de la nordfrisaj insuloj estas agrikulturo kaj turismo.


  1. Sylt - pron. Silt

  2. Föhr - pron. Foer

  3. Pellworm - pron. Pelvorm

  4. Schlüttsiel - pron. Ŝluetzil

  5. Dagebüll - pron. Dagebuel