Esperanto in Schleswig-Holstein

Elektronika libraro

Nia retejo ofertas elŝutadon de malgranda senpaga elektronika libraro.

La nocion »elektronika libro« (e-libro) la homoj kutime ligas al la portebla dokumenta formato (PDF) de Adobe. Portebla tiu formato estas en la senco, ke oni povas porti dokumenton de unu komputilo al alia, kaj sur ĉiu ekrano oni ricevas identan vidon, kiu krome estas pli malpli ekzakte presebla. Malpli tial, ĉar la presanta komputilo bezonas la tiparojn, kiuj estas uzataj en la dokumento. La PDF-formato estas forte ligita al presado.

Alia familio de formatoj por elektronikaj libroj ne celas la identan prezentadon kaj presadon de la dokumento, sed la facilan legadon per elektronikaj legiloj aŭ poŝkomputiloj. Elektronikaj legiloj uzas »elektronikan paperon«, kiun oni povas legi tre bone en hela lumo, sed malbone, se mankas lumo, ĉar mankas interna fona lumado. Tiuj legokomputiloj estas sufiĉe multekostaj (ĉ. 250 eŭroj) kaj montras dokumentojn en diversaj formatoj, kutime PDF (jam priparolita), HTML/XHTML (la formato de interretaj paĝoj), TXT (simpla teksto), PRC (priparolota tuj), bildoj kaj propraj formatoj.

Interesa estas la formato PRC, kiu devenas de la firmao Mobipocket, nun apartenanta al Amazon. Origine ili inventis tiun formaton por Palm-poŝkomputiloj (por Palm-aĵoj ekzistas pliaj elektronik-libraj formatoj). Intertempe PRC-lego-programoj estas havebla por pli malpli ĉiu komputila bazo: Psion/EPOC (mortis), Palm, Vindozo por poŝkomputiloj, simbiano (posteulo de EPOC, troviĝas sur multaj poŝtelefonoj de Nokia, Samsung ktp.), vindozaj komputiloj kaj aliaj. La mobipoketa formato kaj ĝiaj parencoj do ne estas ligataj al unuopa komputilo aŭ legilo. Tiu dosiera formato ne celas presadon. Poŝkomputila lego-programoj transformas la tekston tiel, ke unu paĝo respondas al la ekrano. Do, ŝanĝante la ekranon (rastrumon de la ekrano aŭ la poŝkomputilon), la nombrado de paĝoj same ŝanĝiĝas. Pro la malgrandaj ekranoj tabeloj aŭ grandaj bildoj ne estas rekomendindaj. Sekve ili tre bonas taŭgas por legado de belliteraturo. Vere ekzistas miloj da libroj en la mobipoketa formato.

La lego-programo estas havebla senpage, kaj intertempe ankaŭ la programo por la kreado de mobipoketaj libroj same estas disdonata senpage. La firmao Mobipocket havas grandan interretan vendejon. Ekzistas ankaŭ grandaj naciaj vendejoj de elektronikaj libroj en interreto.

Mobipoketaj libroj havas la dosier-sufiksojn PRC aŭ MOBI. La programo Mobipocket Reader memoras la lastan paĝon kaj je sekva ŝargo malfermas la libron ĝuste tie, kie oni fermis ĝin. Oni povas serĉi kaj kopii vortojn, aldoni notojn kaj legomarkojn, salti al iu ajn paĝo, elekti grandecon de la tiparo. Forvojaĝante al ripozejo, vi povas preni tutan libraron kun vi.

Sufiĉe nova estas formato por elektronika publikigado, kiun prosperigis la sama firmao Adobe, kiu kreis la PDF-formaton: EPUB. Oficiala evoluinto estas la International Digital Publishing Forum (IDPF). Fakte la diferenco inter la formatoj PRC kaj ePub ne estas vere granda.  Eblas ŝanĝi unu formaton al la alia.

 

Powered By Website Baker