|
||||
|
Programoj por e-librojMobipocket-librojn vi povas legi per la Mobipocket Reader (http://www.mobipocket.com/en/DownloadSoft) por Vindozo kaj multaj poŝkomputiloj kun kaj sen telefono. Por la legado de epub-dosieroj vi elŝuti diversajn programojn: Adobe Digital Editions (http://www.adobe.com), FBReader (http://www.fbreader.org) Konvertilo/Legilo calibré (http://calibre-ebook.com). Por la retumilo Firefox ekzistas aldono EPUBreader (http://addons.mozilla.org/de/firefox/addon/45281), kiu malfermas ePub-dosierojn en la retumilo. La ePub-legiloj ĝis nun ne atingas la kvaliton de la mobipoketa legilo. La legilo de Adobe ne kapablas vidigi HTML-formatajn literojn (kio estas granda problemo por Esperanto-ePub-libroj), la FBReader ne vidigas tabelojn (stato: 2010). La legilo-aldonaĵo por Firefox bone funkcias. Malavantaĝon ĉiuj ePub-legiloj havas: Ili prezentas la tekston kiel longan rulumendan »mantukon«. Dispartigi la tekston en partojn konvenajn por la koncerna ekrano ili ne povas male al la mobipoketa legilo. La programo Stanza (http://www.lexcycle.com/) havebla por Vindozo, Makintoŝo kaj iPhone/iPad Touch taŭgas por legi kaj mobipoketajn kaj ePub-dosierojn.
|
|||
|
||||
|
||||
|
|
||||