Esperanto in Schleswig-Holstein

La distrikto Rendsburg-Eckernförde

Areo: 2186 km2
Enloĝantoj: 271 000 (en 2008)

La distrikto Rendsburg-Eckernförde troviĝas en la oriento de Ŝlesvig-Holstinio. Laŭ areo ĝi estas la plej granda en Ŝlesvig-Holstinio. Administra centro estas la urbo Rendsburg. Ĝia pejzaĝo estas hesta kaj montetara kaj unika pro sia multformeco. Al la distrikto apartenas dekses naturprotektejoj. Havante kvindek kvin kilometran bordon al la Balta Maro ĉarman pro ŝanĝo de krutbordaĵoj kaj plataj sablaj strandoj, la disktrikto estas celo de feriantoj kaj turistoj, kiuj estas ravitaj de tri natur-parkoj, arbaroj, erikejoj kajmarĉejoj.

Ĉiujare de Junio ĝis Septembro pli ol 200 artistoj el la tuta mondo ekspozicias siajn artaĵojn en Büdelsdorf dum aranĝo »Nord Art«. 60 000 m2 da liberspaco kaj 20 000 m2 endome estas je dispono de ŝtonaj kaj ŝtalaj skulptaĵoj. Bildoj kaj art-instalaĵoj estas prezentataj en la ACO-ĝardendomo, la ACO-remizo kaj en la iamaj gisejoj de la ferfandejo »Carlshütte« (ACO estas internacia entrepreno pri senakvigado kaj konstruado).

En Oktobro ĉiujare okopaj remboatoj batalas en la Konkurso pri la E.ON-Hanse-Pokalo. Internaciaj remistoj el Germanio, Kanado, Grandbritio kaj Nederlando remas je distanco de 12,7 kilometroj inter Breiholz kaj la fervoja altponto en Rendsburg. Ĉiuj partoprenantoj estis aŭ mondĉampionoj aŭ olimpiaj venkintoj.

Dum la konkursoj okazas kroma programo kun popolsportaj aktivaĵoj, scenejaj spektakloj, junularaj fajrobrigadoj, diservo kaj aliaj festaj aranĝoj.

Prononcado:
Büdelsdorf - Bjudelsdorf
Eckernförde - Ekernfjorde

 La disktrikto Rendburg-Eckernförde

Powered By Website Baker