Distrikto Segeberg
| Areo: |
1344 km2 |
| Enloĝantoj: |
258 000 (en 2008) |
La distrikto Segeberg troviĝas en la sudo de Ŝlesvig-Holstinio kaj apartenas al la urbega regiono de Hamburg. La centra adminstrejo estas la urbo Bad Segeberg. Ekonomia fokuso estas la turismo. Bad Segeberg estas fama pro sia ĉiujara Karl-May-Festivalo. En la urbeto Borstel, parto de la komunumo Sülfeld, la Leibniz-centro pri Medizino kaj Biologia Medicino esploras pri pulmo-malsanoj kaj -infektoj. Firmaoj famaj en kaj ekster Germanio el la fakoj maŝinkonstruado, kemio, medicinaj produktoj, nutraĵoj, podetala vendado de mebloj kaj prilaborado de plastoj havas siajn lokojn en la distrikto.
Prononcado:
Karl May - Karl Maj
Leibniz - Leibnic (Gottfried Wilhelm Leibniz, fama germana sciencisto 1646-1716)
Segeberg - Zegeberg
Sülfeld - Suelfeld

|