Esperanto in Schleswig-Holstein

Lübeck

Areo: 214 km2
Enloĝantoj: 211 000 (en 2008)

La urbo Lübeck troviĝas en la oriento de Ŝlesvig-Holstinio ĉe Balta Maro. Ĝi ne apartenas al iu distrikto kaj konsistas el dek urbaj distriktoj, kiuj siaflanke estas dispartigitaj en entute tridek kvin urbaj subdistriktoj.

La loko estas fondita en la oka jarcento kaj refondita sub la hodiaŭa nomo en 1143 kiel unua germana havenurbo ĉe Balta Maro. Ĝi rapide evoluiĝis kaj post 1361 estiĝis la ĉefa urbo de la komerca Hansa Ligo. La urbo ricevis la rajton stampi orajn monerojn en 1340. La unua ĝenerala kunveno de la Hansa Ligo okazis ĉi tie en 1356. En la 14-a jarcento Lübeck estis unu el la plej grandaj urboj de la germana regno. Post ducent jaroj la signifo de la Hansa Ligo kaj sekve de tio ankaŭ de Lübeck malpliiĝis.

Aparteninte kontraŭvole al la franca imperio de 1811 ĝis 1813, ĝi ek de 1815 denove estas parto de la nove fondita Germana Federaĵo (anstataŭaĵo kaj posteulo de la Sankta Romia Imperio) kaj ek de 1871 partoŝtato de la Germana Regno. Lübeck perdis sian teritorian memstarecon en 1937, kiam ĝi estiĝis parto de la prusa provinco Ŝlesvig-Holstinio.

Ankaŭ nuntempe la haveno de Lübeck estas la plej granda germana haveno ĉe Balta Maro. Gravaj ekonomiaj branĉoj estas la medicina tekniko, publikaj servoj kaj produktado de nutraĵoj. Lübeck estas fama pro sia farado de marcipano.

Al Lübeck apartenas flughaveno, Muzea Haveno kaj kvar altlernejoj kaj universitatoj. La mezepoka urba kerno estas deklarita de UNESKO tutmonda kultura heredaĵo en 1987.

Prononcado:
Lübeck - Luebek

Lübeck

Powered By Website Baker