Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 -aĵ-
WWW:

[Suffix]

Suffix, das das Ergebnis einer Handlung, etwas Konkretes, eine Sache mit einer Eigenschaft, aus einem Material oder einfach ein Ding kennzeichnet. Bedeutet die Wortwurzel ein essbares Tier, drückt das Suffix die daraus bereitete Speise aus:


  • bel.aĵ.o — etwas Schönes
  • ĉeval.aĵ.o — Pferdefleisch
  • fum.aĵ.i — räuchern (transitives Verb)
  • fum.aĵ.o — Räucherware
  • las.it.aĵ.o — Hinterlassenschaft
  • leg.aĵ.o — Lesestoff
  • mal.oft.aĵ.o — Seltenheit
  • muzik.aĵ.o — Musikstück
  • pra.aĵ.o — Relikt
  • pres.aĵ.o — Drucksache
  • re.kant.aĵ.o — Refrain
  • re.freŝ.ig.aĵ.o — Erfrischung
  • suker.aĵ.o — Zuckerwerk
  • vid.aĵ.o — Anblick
Hinweis:

El la Lingvaj Respondoj:

PRI LA SUFIKSO APUD VERBAJ RADIKOJ

Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson , tiam ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas »io, kio faras« aŭ »io, kio estas farata«. Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unu el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: per si mem havas nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia opinio — estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole_ diversajn_ formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple »ŝmirantaĵo« kaj »ŝmirataĵo«, kiuj ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo); sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun , 99 estas tute klaraj, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi »antaĵo« aŭ »ataĵo« en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn »estantaĵo«, »kreskantaĵo«, aŭ »sendataĵo«, »kraĉataĵo« k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj »estaĵo«, »kreskaĵo«, »sendaĵo«, »kraĉaĵo« k.t.p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke kun verbo signifas nur »io, kio faras«, aŭ nur »io, kio estas farata«, mi konsilas al vi diri: kun verbo signifas »ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo« ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva — tion ĉi la sufikso tute ne devas montri al ni, ĉar tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de speciala neceseco — la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi »speciala neceseco« tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco de la aĵo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekz emple se mi diros »mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno«, neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garanti_at_aĵo, sed pri garanti_ant_aĵo.

Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti la kaj uzi simple nur la substantivan finiĝon o, — mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter o kaj »aĵo« estas granda diferenco.

P.S. Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo »Parolo de X en la kunveno Y« estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ »parolo« oni devas en tia okazo diri »antaŭpublikparolataĵo«. Ĉu vi aprobas tian precizan vorton?

Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo.


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-04-25, 19:37:21 / Laufzeit: 0,012423 s
zur Startseite