Wurzel | Charakter der Wurzel | Übersetzung | Abb. |
al¹ WWW:
|
[Präposition] |
al — zu (im Sinn einer Annäherung, einer Richtung, eines Ziels, Schicksals, Zugehörigkeit, Zeitpunkt einer Handlung), an, anlässlich, nach. Spezielle Funktionen von al:
Hinweis: »al« zeigt immer eine Richtung an, deshalb folgt stets der Nominativ, niemals das Richtungs-n. El la Lingvaj Respondoj: PRI »AL« ANSTATAŬ AKUZATIVOEn tre multaj okazoj la prepozicio »al« povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ »mi veturas Londonon« oni povas tre bone diri »mi veturas al Londono« sed se anstataŭ la frazo »la muso kuris sub la liton« ni dirus »al sub la lito«, la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. »Al« ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo »la muso kuris al sub la lito« montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter »al« kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion »al« kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion »al«. Se ekzemple anstataŭ »venu ĉi tien« vi diros »venu al ĉi tie«, oni povos diri, ke via stilo estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron. Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo |
© Michael Lennartz 2008-2024 2024-09-11, 13:52:19 / Laufzeit: 0,024001 s |
zur Startseite | ⇑ |