Wurzel | Charakter der Wurzel | Übersetzung | Abb. |
ĉes WWW:
|
[intransitives Verb] |
ĉes.i — aufhören
Hinweis: El la Lingvaj Respondoj: PRI »DAŬRI« KAJ »ĈESI«»Daŭri«: esti plue, ne esti finita; »ĉesi«: komenci ne …i, aŭ komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenaĵoj »daŭrigi«, »ĉesigi« k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: »la laboro daŭras« (la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas diri: »mi daŭras labori« (mi estas plue labori! mi ne estas finita labori!); ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje): »mi daŭrigas labori« (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: »mi daŭrigas mian laboron« (mi igas mian laboron esti plue) aŭ »mi laboras plue«. Oni povas diri: »mi ĉesas labori« (mi komencas ne labori) aŭ »la pluvo ĉesas« (la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio kun »komenci« kaj diri: »mi ĉesas mian laboron« (mi komencas ne …i aŭ ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: »mi ĉesigas mian laboron« (mi igas mian laboron komenci ne esti). Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294 |
© Michael Lennartz 2008-2023 2023-09-21, 14:31:52 / Laufzeit: 0,013498 s |
zur Startseite | ⇑ |