Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 kaj¹
WWW:

[Konjunktion]

kaj — und


  • kaj aliaj (Abkürzung: k. a.) — und andere
  • kaj ceteraj (Abkürzung: k. c.) — und übrige
  • kaj simile (Abkürzung: k. s.) — und ähnlich
  • kaj similaj (Abkürzung: k. s.) — und ähnliche
  • kaj tiel plu (Abkürzung: ktp / ktp.) — und so weiter, et cetera

  • seĝo kaj tablo Stuhl und Tisch
  • patro kaj patrino Vater und Mutter
  • Mi prenis la tason kaj purigis ĝin. Ich nahm die Tasse und reinigte sie.
Hinweis:

El la Lingvaj Respondoj:

PRI LA VORTO »KAJ«

Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto »kaj« forte malplaĉas al li, tiel malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton »kaj«! Kaj tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto »kaj« estas bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona. Anstataŭ analizi, ĉu la proponita sensignifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la dirita sinjoro diris, ke li persone ne ellernos la lingvon, se la vorto »kaj« ne estos ŝanĝita! Se ni eĉ supozus, ke la vorto »kaj« per si mem estas tre facile ŝanĝebla, — ĉu povas iam ekzisti lingvo tutmonda, se ĉiu lernanto volos, ke oni ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de »kaj« havas efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu ĉi vorto. Je kio propre la vorto »kaj« estas kulpigata? Ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa? ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, ĉu iu respondos tiujn ĉi demandojn alie, ol per absoluta »ne«! Kio do? La proponinto diras, ke anstataŭ la »arbitre elpensita kaj« devus esti prenita la ĉiukonata »et« aŭ »e«. Ne irante ankoraŭ pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu ĉi bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraŭ tute liberan elekton inter »kaj« kaj »e, et«, sed fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen, ni vidos, ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu »et, e« estas pli bona ol »kaj«. La vorto »kaj« ne sole ne estas maloportuna, sed ĝi ankaŭ tute ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka = la latina »et«). Sekve la motivoj kontraŭ »kaj« estas tiel bagatelaj, ke eĉ en la tempo de la kreado ni devus preni »et, e« anstataŭ »kaj« nur tiam, se la uzebleco de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto »kaj« estas tute libera, la vortoj »e« kaj »et« estis necesaj por la finiĝo de l' adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, ĉar laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaroj] la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni »e« aŭ »et« por »kaj«, ni devus doni ian sovaĝan formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de »e«, »et«, »i« kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla »netrovo de la bono«, sed intenca faro. Ĉu ni estis pravaj aŭ ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto de »e«, »et« k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaŭzo por nun enkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tuŝante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel »kaj«, kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto »kaj« ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed nur ĉar ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo al niaj propraj formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.

La Esperantisto, 1891, p. 49


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-04-24, 00:25:28 / Laufzeit: 0,013735 s
zur Startseite