Wurzel | Charakter der Wurzel | Übersetzung | Abb. |
kiel² WWW:
|
[Konjunktion] |
kiel — wie, ebenso wie (verknüpft Satzglieder oder Attribute bei Gleichheit)
Hinweis: El la Lingvaj Respondoj: PRI LA KAZO POST »KIEL«La frazon »ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto« mi trovas nebona; mi konsilas diri »kiel teoriist_on_«. La esprimo »kiel teoriisto« signifas, ke ĝi (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de »ke… estas«, »ke… estu« k.t.p. Ekzemple: »mi trovas tiun ĉi vinon bona« = mi trovas, ke tiu ĉi vino estas bona; »oni faris lin generalo« = oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataŭ supozigi la mankantan ligantan vorton »ke«, la frazo_ havas_ ligantan vorton alian (ekzemple »kiel«), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto »kiel«, tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta, ĉar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. »Mi elektis lin kiel prezidanto« signifas: »mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto«, aŭ »mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto« aŭ »mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas«. »Mi elektis lin kiel prezidanton« signifas: »kiel oni elektas prezidanton«, aŭ »por havi en li prezidanton«. Sekve se vi volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ »mi elektis lin kiel prezidanton«, aŭ »mi elektis lin prezidanto« (= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri »mi elektis lin kiel prezidanto«, ĉar tiam la senco estus tute alia. Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro |
© Michael Lennartz 2008-2024 2024-04-19, 14:16:47 / Laufzeit: 0,022242 s |
zur Startseite | ⇑ |