Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 li
WWW:

[Pronomen]

li — er (3. Person Singular männlich)


  • li.a — sein (Possessivpronomen 3. Person Singular männlich)
  • li.n — ihn (Personalpronomen 3. Person Singular männlich, Akkusativ)
Hinweis:

»Ĝi« wird benutzt bei Gegenständen sowie bei Lebewesen, deren Geschlecht nicht bekannt ist. Dem Vorbild vieler Nationalsprachen folgend ist es in der sprachlichen Praxis üblich, das Pronomen »li« auch allgemein für Menschen unabhängig vom Geschlecht zu benutzen, und »ŝi« dann, wenn es sich ausdrücklich um eine weibliche Person handelt.


El la Lingvaj Respondoj:

PRI LA UZADO DE »LI« ANSTATAŭ »ĜI«

Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas »li« anstataŭ »ĝi«, ĉar vi ne aprobas »la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj«. Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi«, estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras »vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano »il«, la germano diras »es«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi« — la vorton »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.

Esperantisto, 1893, p. 16


PRI »LI«, »ŜI«, »ĜI«

La pronomoj »li« kaj »ŝi« estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon »ĝi«, ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi »li« kaj »ŝi«.

Esperantisto, 1892, p. 79


PRI PRONOMO POR »HOMO«

Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon »ĝi« (kiel ni faras ekzemple kun la vorto »infano«), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto »ĝi« (uzata speciale por »bestoj« aŭ »senvivaĵoj«) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de »homo« ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por »homo« la pronomon »li«. Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter »homo« kaj »homino«, tiam ni devus por la unua uzi »li« kaj por la dua »ŝi« sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple »homo« = homo aŭ homino, »riĉulo« = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon »li« ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton »ĝi« ne sole por »homo«, sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: »riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi« (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).

Respondo 23, La Revuo, 1907, Aŭgusto


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-03-28, 23:15:52 / Laufzeit: 0,009391 s
zur Startseite