Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 neni
Siehe auch:
WWW:

[Substantiv]

neni.o — das Nichts


  • neni.ig.i — vernichten (transitives Verb)

  • for.neni.ig.i — verschwenden (transitives Verb)
Hinweis:

»neni.o« als Substantiv bildet eine Brücke zur Wurzel nenio, um eine grammatische Grundlage für die Bildung von »neni.ig.i / neni.iĝ.i« zu schaffen.


El la Lingvaj Respondoj:

PRI »NENIIGI«

Ĉiuj vortoj de la »interrilata tabelo« konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn e kaj u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj »ali-u«, »ali-es«, »kelk-om«, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per a kaj o, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure_ substantivaj_, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva o kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar la vortoj »neniigi« kaj »neniiĝi« estas jam de longa tempo tre bone konata j kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.

Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-04-19, 16:40:04 / Laufzeit: 0,009197 s
zur Startseite