Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 po
WWW:

[Präposition]

po — je, zu (Beachten Sie die Hinweise!)


  • Ili ricevis po 2 dolaroj. Sie erhielten je 2 Dollar.
  • Imperiestro Karl vojaĝis po tridek kilometroj en tago. Kaiser Karl reiste dreißig Kilometer am Tag.
  • La aviadilo atingis rapidecon de po kvincent kilometroj hore (en ĉiu horo). Das Flugzeug erreichte eine Geschwindigkeit von fünfhundert Kilometern je Stunde.
  • La gastoj trinkis vinon po du glasoj. / La gastoj trinkis po du glasoj da vino. Die Gäste tranken je zwei Gläser Wein. / Jeder der Gäste trank zwei Gläser Wein.
  • La homoj enspezas po 860 dolaroj por persono. Das Pro-Kopf-Einkommen beträgt 860 Dollar.
  • La komercisto vendis ĉiun koltukon po 9 eŭroj. Der Händler verkaufte jedes Halstuch für 9 Euro pro Stück.
  • La komercisto vendis la koltukojn po 9 eŭroj. Der Händler verkaufte die Halstücher für 9 Euro pro Stück.
  • Mi aĉetis 2 ĉemizojn po 10 dolaroj. Ich kaufte 2 Hemden zu 10 Dollar.
  • Mi donis al la infanoj po du pomoj. Ich gab jedem der Kinder zwei Äpfel.
  • po dek metroj en sekundo 10 m/s
  • Po du boteloj staris sur la tabloj. Auf jedem Tisch standen zwei Flaschen Wein. / Es standen je zwei Flaschen Wein auf den Tischen.
  • Prenu la medikamenton po 20 gutoj. Nehmen Sie je 20 Tropfen des Medikaments. / Nehmen Sie von dem Medikament je 20 Tropfen.
  • veturi po 120 mejloj en horo / hore 120 Meilen pro/je Stunde fahren
Hinweis:
  1. »po« regiert nur Zahlwörter.
  2. »po« steht immer vor der verteilten Menge bzw. dem Zahlwort.
  3. »po« ist eine Präposition, worauf wie üblich der Nominativ folgt.
  4. Sie finden verschiedene Interpretationen zur Anwendung von »po« abhängig vom jeweiligen Autor.
  5. Im direkten Objekt kann »po« mit Akkusativ gebraucht werden, wenn das zur besseren Verständlichkeit beiträgt.

El la Lingvaj Respondoj:

NOMINATIVO POST »PO«

Inter la esprimoj »doni po 2 pecojn« kaj »doni po 2 pecoj« estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto »po« la »pecoj« jam ne dependas rekte de la »doni«, ni konsilas uzi post »po« tiel same kiel post »da«) la nominativon (»doni po 2 pecoj«). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio »ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon«.

La Esperantisto, 1891, p. 7


PRI LA VORTO »PO«

La vorto »po« antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri »je 80 centimoj po funto« aŭ »30 mejlojn po horo«, sed oni devas diri »po 80 centimoj por (ĉiu) funto«, »po 30 mejloj en horo«.

Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-04-25, 09:16:39 / Laufzeit: 0,022771 s
zur Startseite