Wörterbuch Esperanto (Suche über Wortwurzel)

Ergebnis der Suche nach ge-: 1 Datensätze mit Übereinstimmungen.


Wurzel Charakter der Wurzel Übersetzung Abb.

 ge-
WWW:

[Präfix]

Präfix, das beide Geschlechter zusammenfasst (nicht unbedingt paarweise):


  • ge.patr.o.j — Eltern
  • ge.frat.o.j — Geschwister
Hinweis:

El la Lingvaj Respondoj:

PRI LA PREFIKSO GE

La prefikso ge rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple »de ambaŭ seksoj«. Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple »gepatroj«, »gemastroj«, »gefratoj«, »genepoj«, »gekuzoj«, »getajloroj« (en la senco de »tajloro kaj lia edzino«); sed ni neniam esprimis ekzemple per »getajloroj« la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri »gesinjoroj« pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin »sinjoroj kaj sinjorinoj«). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson ge sole en la dirita maniero.

Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo ge signifas simple »de ambaŭ seksoj«, kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto »gesinjoroj«, li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco.

Respondo 6, La revuo, 1907, Februaro


 

© Michael Lennartz 2008-2024
2024-04-19, 07:52:45 / Laufzeit: 0,057076 s
zur Startseite