Wortwurzel Kategorie Links |
Übersetzung | Sortierung |
---|---|---|
-aĉ- Suffix |
Suffix, das eine äußere Verschlechterung, Wertlosigkeit, Untauglichkeit, ein miserables, hässliches, elendes Erscheinungsbild oder eine schlechte Qualität bezeichnet:
|
-acx- |
-ad- Suffix |
Suffix, das kennzeichnet, dass eine Handlung oder ein Zustand lang andauert oder wiederholt wird:
|
-ad- |
-aĵ- Suffix |
Suffix, das das Ergebnis einer Handlung, etwas Konkretes, eine Sache mit einer Eigenschaft, aus einem Material oder einfach ein Ding kennzeichnet. Bedeutet die Wortwurzel ein essbares Tier, drückt das Suffix die daraus bereitete Speise aus:
El la Lingvaj Respondoj: PRI LA SUFIKSO AĴ APUD VERBAJ RADIKOJVi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson aĵ, tiam ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas »io, kio faras« aŭ »io, kio estas farata«. Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unu el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: aĵ per si mem havas nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia opinio — estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole_ diversajn_ formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de aĵ povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple »ŝmirantaĵo« kaj »ŝmirataĵo«, kiuj ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo); sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun aĵ, 99 estas tute klaraj, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de aĵ nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi »antaĵo« aŭ »ataĵo« en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn »estantaĵo«, »kreskantaĵo«, aŭ »sendataĵo«, »kraĉataĵo« k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj »estaĵo«, »kreskaĵo«, »sendaĵo«, »kraĉaĵo« k.t.p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de aĵ kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke aĵ kun verbo signifas nur »io, kio faras«, aŭ nur »io, kio estas farata«, mi konsilas al vi diri: aĵ kun verbo signifas »ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo« ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva — tion ĉi la sufikso aĵ tute ne devas montri al ni, ĉar tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de speciala neceseco — la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi »speciala neceseco« tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco de la aĵo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekz emple se mi diros »mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno«, neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garanti_at_aĵo, sed pri garanti_ant_aĵo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti la aĵ kaj uzi simple nur la substantivan finiĝon o, — mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter o kaj »aĵo« estas granda diferenco. P.S. Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo »Parolo de X en la kunveno Y« estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ »parolo« oni devas en tia okazo diri »antaŭpublikparolataĵo«. Ĉu vi aprobas tian precizan vorton? Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo. |
-ajx- |
-an- Suffix |
Suffix, das eine Zugehörigkeit, Einwohnerschaft, Mitgliedschaft, Gefolgschaft kennzeichnet:
|
-an- |
-ant- Suffix |
Suffix, das das Partizip Präsens Aktiv bildet.
GrammatikDas Partizip Präsens Aktiv als Substantiv beschreibt eine Person, ein Tier oder eine Sache, die jetzt selbst handelt oder eine Funktion ausführt, und drückt eine nur vorübergehende, nicht berufsmäßige Beschäftigung (= Suffix -ist-) aus. Der Zeitrahmen beinhaltet das aktuelle und das generelle Präsens. |
-ant- |
-ar- Suffix |
Suffix, das eine geordnete Gruppe, eine Vielzahl bezeichnet, eine Gruppe von Objekten mit einer Gemeinsamkeit, die untereinander verbunden sind, eine Ansammlung gleichartiger Wesen und Gegenstände zu einem geschlossenen Ganzen, eine Liste oder einen Katalog:
Katalog, Liste:
Alle überhaupt existierenden:
Einige:
El la Lingvaj Respondoj: PRI LA SUFIKSO ARVi diras, ke la sufikson ar ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple »vortaro«, »arbaro«, »homaro«); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon »aron da« (ekzemple: »li ellernis aron da vortoj«, »tie kuŝis aro da dehakitaj arboj« k.t.p.). Vian opinion mi trovas ĝusta. Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo |
-ar- |
-at- Suffix |
Suffix, das das Partizip Präsens Passiv bildet.
GrammatikDas Partizip Präsens Passiv als Substantiv beschreibt eine Person, ein Tier oder eine Sache, die eine Handlung erleidet beziehungsweise auf die eingewirkt wird. Der Zeitrahmen beinhaltet das aktuelle und das generelle Präsens. |
-at- |
-ĉj- Suffix |
Suffix zur Bildung von männlichen Kosenamen (wird üblicherweise nach dem 1.-5. Buchstaben beziehungsweise nach der ersten oder zweiten Silbe eines Eigennamens angehängt):
|
-cxj- |
-ebl- Suffix |
Suffix, das eine Möglichkeit, etwas zu tun, kennzeichnet:
»-ebl-« wird nicht angewendet bei ziellosen, nicht auf einen Gegenstand zielenden Verben:
|
-ebl- |
-ec- Suffix |
Suffix, das eine Eigenschaft, einen Zustand, eine Abstraktion bedeutet:
|
-ec- |
-eg- Suffix |
Suffix, das eine Steigerung, Vergrößerung oder Verstärkung bezeichnet:
Dieses Suffix war ursprünglich dazu gedacht, neue Begriffe mit einer speziellen Bedeutung zu bilden (etwa: homo = Mensch, homego = Riese). Es hat sich eingebürgert, es vor allem im Sinn von »sehr groß« (granda, forta, tre) des Grundwortes zu benutzen. El la Lingvaj Respondoj: PRI LA SUFIKSO EGTute prave vi diras, ke la sufikso eg ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj »granda« aŭ »tre«, sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn »granda« aŭ »tre«, ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson eg, ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton »bonega« ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per »tre bona«, kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi? Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo |
-eg- |
-ej- Suffix |
Suffix, das einen Ort, Raum, Stelle bezeichnet
|
-ej- |
-em- Suffix |
Suffix im Sinn von »geneigt zu«, »gewohnt«, dazu geneigen, etwas gewohnheitsmäßig oder häufig zu tun:
|
-em- |
-end- Suffix |
Suffix, das eine Verpflichtung bezeichnet, etwas, das getan werden muss:
|
-end- |
-er- Suffix |
Suffix, das einen Bestandteil, ein einzelnes Teilchen einer homogenen Masse, ein Element bezeichnet (ein einzelnes vieler gleicher Objekte, die wiederum eine Einheit bilden)
Diskussion
|
-er- |
-esk- Suffix |
Suffix mit der Bedeutung »ähnlich wie«, »in der Art und Weise von«.
Es ist ein selten gebrauchtes Suffix, an dessen Stelle Zusammensetzungen mit anderen Wortwurzeln wie »-simil-« oder »-ec-« benutzt werden können. Es kann allerdings zu einer deutlichen Verkürzung von Ausdrücken führen. |
-esk- |
-estr- Suffix |
Suffix, das einen Leiter, ein Oberhaupt oder Führenden bezeichnet, Erster, Vorsteher, Oberster von Etwas
|
-estr- |
-et- Suffix |
Suffix, das eine Verkleinerung oder Abschwächung bezeichnet:
Dieses Suffix war ursprünglich dazu gedacht, neue Begriffe mit einer speziellen Bedeutung zu bilden (etwa: homo = Mensch, hometo = Zwerg). Es hat sich eingebürgert, es auch im Sinn von »sehr klein« bzw. Verkleinerungsform des Grundwortes zu benutzen. Deshalb wird »arbeto« heute eher als Bäumchen verstanden (arbusto=Strauch), »rivereto« als Flüsschen (rojo=Bach). |
-et- |
-i- Suffix |
Suffix, das ein Land kennzeichnet (moderner Ersatz für -uj-):
|
-i- |
-id- Suffix |
Suffix, das einen Nachkommen, Abkömmling oder ein Junges bezeichnet
|
-id- |
-ig- Suffix |
Suffix mit der Bedeutung »zu etwas machen«, lassen, veranlassen, zu etwas machen, verursachen, in einen Zustand bringen:
El la Lingvaj Respondoj: PRI LA SUFIKSO IG KUN VERBAJ RADIKOJOni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj »igi« signifas »igi -anta« aŭ »igi -ata«. Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar »igi« kun verbo signifas nek »igi -anta«, nek »igi -ata«, sed nur »igi -i«, sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de ig en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de ig (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de aĵ, …), sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri »sciigi amikon novaĵon«, sed ni povas diri »sciigi amikon pri novaĵo« aŭ »sciigi novaĵon al amiko« ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun ig havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per »al«, diros »mi manĝigas mian ĉevalon«, neniu dubos pri la senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso ig, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante »manĝantigi« kaj »manĝatigi«. La sufikso ig per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.). Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo |
-ig- |
-iĝ- Suffix |
Suffix mit der Bedeutung »(verändert) werden«, »in einen Zustand oder Ort gelangen«, »sich zu etwas veranlassen«:
Beispiele:
|
-igx- |
-ik- Suffix |
Dieses Suffix bildet den Namen einer Kunstrichtung oder einer Technik zum Beispiel aus der Berufsbezeichnung oder aus dem Thema. aus der Berufsbezeichnung
aus dem Thema
|
-ik- |
-il- Suffix |
Suffix, das ein Werkzeug oder Instrument bezeichnet:
Man beachte die Stammform. »broso«, »martelo« usw. drücken bereits ein Werkzeug aus. |
-il- |
-iliard- Suffix |
Suffix, das in Verbindung mit Zahlwörtern gebraucht wird und 1000 mal die Potenz zu einer Million bedeutet:
|
-iliard- |
-ilion- Suffix |
Suffix, das in Verbindung mit Zahlwörtern gebraucht wird und die Potenz zu einer Million bedeutet.
|
-ilion- |
-in- Suffix |
Suffix, das ein weibliches Wesen (Frau, bei Tieren Weibchen) bezeichnet.
|
-in- |
-ind- Suffix |
Suffix mit der Bedeutung »wert«, »würdig«
|
-ind- |
-ing- Suffix |
Suffix, das einen Gegenstand bezeichnet, in den ein anderer (teilweise) hineingesteckt wird, ihn im allgemeinen nicht vollständig umschließt oder einschließt, Halter, Fassung:
El la Lingvaj Respondoj: PRI »UJO« KAJ »INGO«S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton. Carlo Bourlet. Lingvo Internacia, 1904, p. 170 |
-ing- |
-int- Suffix |
Suffix, das das Partizip Perfekt Aktiv bildet.
GrammatikDas Partizip Perfekt Aktiv als Substantiv beschreibt eine Person, ein Tier oder eine Sache, die selbst gehandelt oder eine Funktion ausgeführt hat. Diese Handlung ist abgeschlossen. Als Substantiv bedeutet ein Partizip Präsens Aktiv Personen, Tiere oder eine Sache, die eine Funktion ausführt. |
-int- |
-ism- Suffix |
Suffix, das eine Lehre bzw. ideologische Richtung, eine Art des Verhaltens oder eine Spracheigentümlichkeit bezeichnet:
|
-ism- |
-ist- Suffix |
Suffix, das einen Beruf oder den Träger einer Geisteshaltung, Anhänger oder Unterstützer einer Theorie, Schule, Lehre bezeichnet:
Eine nicht berufsmäßige, sondern nur vorübergehende Beschäftigung wird mit »-ant-« ausgedrückt (parolisto=Redner, parolanto=Sprecher) |
-ist- |
-it- Suffix |
Suffix, das das Partizip Perfekt Passiv bildet.
GrammatikDas Partizip Perfekt Passiv als Substantiv beschreibt eine Person, ein Tier oder eine Sache, die eine Handlung in der Vergangenheit erlitten hat beziehungsweise auf die eingewirkt wurde. |
-it- |
-iv- Suffix |
Suffix mit der Bedeutung »fähig sein zu«, kann im Allgemeinen durch Zusammensetzung mit povi / können, fähig sein zu ersetzt werden.
|
-iv- |
-iz- Suffix |
Suffix mit der Bedeutung ausrüsten, »versehen sein mit«, eine Methode anwenden:
|
-iz- |
-nj- Suffix |
Suffix zur Bildung von weiblichen Kosenamen (wird üblicherweise nach dem 1.-5. Buchstaben beziehungsweise nach der ersten oder zweiten Silbe eines Eigennamens angehängt):
|
-nj- |
-obl- Suffix |
Suffix, das ein Vielfaches, eine Vervielfältigung kennzeichnet oder »bestehend aus soviel Teilen« bedeutet
|
-obl- |
-on- Suffix |
Suffix, das einen Bruch (eine Bruchzahl) kennzeichnet:
Mi pagis unu dolaron kaj duonan. Ich zahlte einen und einen halben Dollar (1,50 $). Alternative Ausdrücke wie »Mi pagis unu dolaron kaj duonon.« oder »Mi pagis unu kaj duonan dolaron.« sind nicht prinzipiell falsch, aber nicht üblich. |
-on- |
-ont- Suffix |
Suffix, das das Partizip Futur Aktiv bildet.
GrammatikDas Partizip Futur Aktiv als Substantiv beschreibt eine Person, ein Tier oder eine Sache, die in der Zukunft selbst handeln oder eine Funktion ausführen wird oder ausführen soll. Durch -ont- beschriebene Vorgänge und Ereignisse beschreiben stets nur eine Möglichkeit (Voraussage, Prädiktion) und kein gesichertes Eintreten. |
-ont- |
-op- Suffix |
Suffix, das eine Gruppenbildung (Sammelzahlwort) kennzeichnet:
|
-op- |
-ot- Suffix |
Suffix, das das Partizip Futur Passiv bildet.
Durch -ot- beschriebene Vorgänge und Ereignisse beschreiben stets nur eine Möglichkeit (Voraussage, Prädiktion) und kein gesichertes Eintreten. GrammatikDas Partizip Futur Passiv als Substantiv beschreibt eine Person, eine Tiere oder eine Sache, der eine Handlung in der Zukunft erleiden beziehungsweise auf die eingewirkt werden wird. Durch -ot- beschriebene Vorgänge und Ereignisse beschreiben stets nur eine Möglichkeit (Voraussage, Prädiktion) und kein gesichertes Eintreten. |
-ot- |
-uj- Suffix |
Suffix, das (1) einen Behälter, (2) ein Land oder (3) einen Frucht tragenden Baum oder Strauch bezeichnet Im Einzelnen ein Suffix,
zu (a):El la Lingvaj Respondoj: PRI »UJO« KAJ »INGO«S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton. Carlo Bourlet. Lingvo Internacia, 1904, p. 170 zu (b):El la Lingvaj Respondoj: PRI LA NOMOJ DE LANDOJDe la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon »Egipto« ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis »Egiptujo«. Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per uj), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per an) la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel »fremduloj« tial la landoj malnovaj reskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni avos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso uj. La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo »lando apartenas al unu gento«, ĝi sekve nepre devas havi la sufikson uj, por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gentoj-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo »lando apartenas al unu gento«, neniam devas uzi la sufikson uj; ni devas sekve diri »Usono«, »Kanado« k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis »Brazil_uj_o«, »Ĉil_uj_o« k.t.p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri »Brazilo, Ĉilo« k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al »Brazilia«, »Brazilien«, »Ĉiliec«, la vortoj »Brazilo«, »Ĉilo« ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj »Brazilo«, »Ĉilo« en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn »Brazilio«, »Ĉilio« kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri »Meksikujo« ni devus diri »Meksiko«, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon »Meksiko« kaj la landon »Meksikio« (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso uj. Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso uj estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la uj per i, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus. Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291 |
-uj- |
-ul- Suffix |
Suffix, das eine Person (mit einer Eigenschaft) kennzeichnet:
|
-ul- |
-um- Suffix |
Suffix von verschiedener Bedeutung, wobei viele Wortbildungen eine feststehende Bedeutung erhalten haben. Deshalb sollte man dieses Suffix nicht unüberlegt benutzen.
|
-um- |