La gazeto

Nordgermana Heroldo estu sendependa elektronika gazeto.
Tio estas provo krei gazeton pure kaj ekskluzive en la formo de elektronikaj libroj (e-libroj). La gazeto estos senpaga kaj senkosta.
Male al hodiaŭaj modernaj gazetoj Nordgermana Heroldo ne estu bildoriĉa, sed enhavu ĉefe tekstojn kiel »La Esperantisto«, la antikva »Heroldo de Esperanto« de T. Jung kaj aliaj gazetoj..
Kompreneble mi ne scias, ĉu mi ricevos sufiĉan kvanton da artikoloj. Do mi nepre bezonas la kunlaboron de la legantoj kaj ĉiuj aliaj esperantistoj, ĉar mi ne volas mem verki por ĉi tiu gazeto.
Michael Lennartz

Temoj kaj kontribuoj

Komence mi ne havos specialiajn temojn por la gazeto. Eble VI havas ideon, kio estis interesa por vi aŭ en via lando. Verku!
Mi rezervas al mi la rajton gramatike kaj ortografie korekti viajn kontribuaĵojn, kaj kompreneble mi havas la rajton mallongigi ilin. Pri gravaj ŝanĝoj mi interkonsentiĝos kun la aŭtoro. Mi volonte sendos ĉiujn modifitajn artikolojn reen al la aŭtoro por peti konsenton. Artikolo ne estu pli longa ol kvincent vortoj — aŭ demandu min.
Vi povas kodi viajn artikolojn laŭ HTML ( # 3 4 9 ;), laŭ UTF8 (ŝ) aŭ laŭ x-konvencio (sx). Tiujn kodojn mi povas laŭbezone aŭtomate transskribi. Artikolojn, kiuj estas skribitaj laŭ h-konvencio, mi viŝas antaŭ la legado, ĉar mi ne havas tiom da tempo, ke mi povus transskribi viajn tekstojn. La gazeto uzas unikodon (tio estas UTF8). Mi preferas markdaŭnajn dosierojn (vidu ĉi-sube).
Artikolo ne estu kolekto de interretaj ligiloj. Klarigu ĉion, kio estas klarigenda, per malmultaj vortoj en la artikolo mem. Librolegilo kutime ne havas bonan retumilon, kaj ofte leganto de e-libro tute ne havas konekton al interreto. Fine de artikolo vi povas aldoni malmultajn ligilojn, se tio estas vere nepra.
Ligilo: Markdown

Elŝuti la gazeton

Nordgermana Heroldo n-ro 1 (Aprilo 2018)
Ĉeftemo: La Dunning-Kruger-efiko
     PDF (2,3 MByte)
EPUB (1,1 MByte)
MOBI / Kindle (2,6 MByte)
Nordgermana Heroldo n-ro 2 (Julio 2018)
Ĉeftemo: Baza ŝtata alimentado; Datenschutz-Grundverordnung
     PDF (0,9 MByte)
EPUB (0,3 MByte)
MOBI / Kindle (0,8 MByte)
Nordgermana Heroldo n-ro 3 (Januaro 2020)
Temo: Germanaj Esperanto-Kongresoj en 1906, 1948 kaj 1970
(tiamaj gazet-artikoloj en Esperanto kaj la germana lingvo)
     PDF (1,7 MByte)
EPUB (1,0 MByte)
MOBI / Kindle (1,1 MByte)

Kolofono kaj kontakto

Adreso: Michael Lennartz
CAYA Postbox 532975
D-11516 Berlin
Germanio
Retpoŝta adreso: miclennartz ĉe guglopoŝto.com
Telefono: +49 unu kvin du tri ok sep naŭ ok sep sep nulo
Ĉi tiu paĝo estas skribita en Esperanto
Lasta modifo: 2018-07-21

© Nordgermana Heroldo 2018-2024
2024-03-29, 14:25:25 / Laufzeit: 0,000234 s
Hejmen