2023-03-13 - Plena vortaro Germana-Esperanto en 3 volumoj
Karaj geklientoj de Esperanto-Buchversand,
mi ĝojas, ke mi povas informi vin, ke la Plena vortaro Germana-Esperanto de la renoma leksikologo profesoro d-ro Erich-Dieter Krause aperis en la Novjorka eldonejo Mondial de Ulrich Becker. La tri voluma vortaro kaj pluraj aliaj novaj libroj estas nun mendeblaj en mia reta vendejo www.esperanto-buecher.de. Simple rigardu!
La "Plena Vortaro Germana-Esperanto" enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj, ankaŭ la tute novaj faklingvaj sferoj. Ĝi enhavas pli ol 250 000 leksikajn unuojn (t. e. kapvortoj, vortkunmetoj, parolturnoj) kaj konsekvence estas la plej ampleksa dulingva Esperantovortaro iam ellaborita en la mondo. Ĝia leksika materialo konsiderinde superas tiun prezentitan en "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Parizo 2002), la aktuala unulingva normverko por Esperanto. Ĉi tiu vortaro estas la rezulto de pli ol kvindekjara leksikologia kolektado kaj esplorado de plej variaj tekstoj, inter kiuj Esperanto-publicaĵoj el ĉiuj partoj de la mondo, tiel ke ankaŭ la ekstereŭropaj influoj al Esperanto estas adekvate reflektataj. La klara aranĝo de la diversaj vort-signifoj kaj la klasifiko per ciferoj aŭ liter-signoj ene de la kapvortaj artikoloj, la aldono de koncizaj mallongigoj pri faklingva uzo kaj, krome, la ofta prezento de germanlingva klarigo por povi pli bone kompreni la koncernan tradukon faras ĉi tiun vortaron facile uzebla. Cetere ĝi estas verkita surbaze de la novaj oficialaj reguloj por la germana ortografio. Eldonejo Mondial, Novjorko, 2023, tri volumoj kun entute 2511p, bindita, Prezo: 220€.
Wolfgang Schwanzer, Esperanto-Buchversand
2023-02-12 - La tria libro pri Mupo aperis.
»Estas tro enuige ĉi tie!«, Mupo plendas. Li serĉas ion interesan. Ĉu la mistera pentristo Suronkin povas helpi lin? Ni akompanu Mupon dum liaj sonĝvojaĝoj! Ek al malmola nubo, fabela kastelo, profundo de la maro kaj la alta montaro!
Erik Tantal: Mupo sonĝas. Rakonto por infanoj, ĉirkaŭ 3600 vortoj en PDF-formato. Ankaŭ havebla en germana lingvo.
Elŝutu ĉi tie: http://esperanto-klaus.de/
2022-12-17 - Kristnaska Kanto
Ĝustatempe por la 4-a Advento venas nova kristnaska kanto. Ĝi estas kun germanlingva muzikfolio sur la hejmpaĝo de Esperanto-Klaus: http://esperanto-klaus.de/Musik-Muziko/
2023-03-11/12 - Gramatika semajnfino en Hamburg
Esperanto Hamburg kore invitas al gramatika semajnfino la 11an kaj 12an de Marto 2023 en Hamburg. Temoj estos:
Instruisto estos la konata esperantisto Peter Weide el Danlando.
Kiam? Sabato, 11a de Marto 2023, 10 – 16 h, kaj dimanĉo, 12a de Marto, 10 – 15 h.
Kie? Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099 Hamburg, 800 metrojn for de la ĉefstacidomo Hamburg, 250 m de la S-trajnstacio Berliner Tor, 150 m de la metrostacio U1 Lohmühlenstraße.
Kiom kostas? 20 EUR entute por ambaŭ tagoj kaj la koncerto je sabato vespere, membroj de Esperanto Hamburg nur pagos 10 EUR. Por aliĝoj post la 20a de Februaro 2023 aldoniĝos 5 EUR.
Dum la sabata vespero okazos koncerto de Kaŝi, kaj ankaŭ Ralph Glomp regalos nin per kelkaj kantoj.
Aliĝoj ekde nun eblas ĉe info(at)esperanto-hamburg(dot)de.
Se vi bezonas tranokteblecon, ni helpos trovi liton aŭ hotelĉambron.
2022-09-02 - Nova legaĵo: »Klaskunveno«
Klaus Friese publikigis sian novan senpage elŝuteblan libron »Klaskunveno« en PDF-dosierformo. Ĝi estas havebla ĉe lia retpaĝo http://esperanto-klaus.de.
Michael Lennartz opinias: Mi ŝatas tiujn historietojn el la ĉiutaga vivo. Ili meritas grandan atenton en kluboj kaj kursoj. Esperantistoj diras, ke oni pli bone konatiĝas kun la vivo en aliaj landoj. Sed la antaŭkondiĉo estas, ke iu raportas pri siaj travivaĵoj. Ĝuste tion faras Klaus Friese per ĉi tiu libro.
2022-04-05 - Printempaj ofertoj de Esperanto-Buchversand
Karaj klientoj kaj amikoj de Esperanto,
komencas printempo kaj paskaj ferioj. Bona ebleco iom pli konatiĝi kun valora kultura fenomeno de Esperanto, ties riĉa literaturo, ĉu originale verkita, ĉu tradukita.
Mi kore invitas vin viziti mian retan vendejon www.esperanto-buecher.de
La plej novajn librojn vi trovas en la starta paĝo. Sed indas ankaŭ trafoliumi la aliajn paĝojn kun rekomenditaj libroj, kun libroj pri interlingvistiko, kun beletraj aŭ sciencfikciaj verkoj. Kompreneble mi ankaŭ ofertas interesajn librojn je reduktitaj prezoj.
Vi povas mendi la librojn rekte per la var-korbo en mia reta vendejo (ne necesas registriĝi) aŭ simple per respondo al tiu ĉi retletero (bv. ne forgesi mencii vian adreson).
Feliĉe ĉijare la Germana Esperanto-Kongreso povas okazi ĉeeste, dum Pentekosto en Oldenburg. Tie mi prezentos miajn librojn kaj vi povas trankvile trafoliumi kaj elekti.
Kore salutas
Wolfgang Schwanzer
Esperanto-Buchversand
2022-03-15 - Infanlibro »Mupo kaj Nabiko«
Klaus Friese publikigis sian senpage elŝuteblan infanlibron »Mupo kaj Nabiko« en PDF-dosierformo. Ĝi estas daŭrigo de »Mupo lernas« kaj havebla ĉe lia retpaĝo http://esperanto-klaus.de.
Ambaŭ libretoj estas belaspekta kaj tre taŭgaj por infanoj.
2022-02-11 - Nova kartludo
Klaus Friese informas:
Mia nova kartludo Mupo estas nun elŝutebla de mia hejmpaĝo.
esperanto-klaus.de/Mix/Miksa-o
En la pdf-dosiero estas 32 kartoj. Ĉiu ludkarto montras buntan bildon el la e-libro Mupo lernas. Krome troviĝas la simboloj por la koloro kaj la valoro de la karto laŭ germana sistemo. Tiuj kartoj estas uzeblaj ekz. por la ludo Maŭmaŭo, sed ankaŭ aliaj ludoj eblas ekz. kun la aldonita ludkampo. Al tiu apartenas mia propono por nova ludregularo.
Do, printu la dokumentojn kaj ludu!
2022-01-21 - Infanlibro »La velvetena kuniklo«
Vi povas elŝuti la infanlibron »La velvetena kuniklo« de Margery Williams el mia libro-sekcio.
»La velvetena kuniklo« estas usona klasika infanlibro. Ĝi aperis unuafoje en 1922. Juna knabo ricevas ludilan kuniklon kudritan el velvetono (tio estas teksaĵo simila al veluro). La plej saĝa ludilo en la ĉambro estas la felĉevalo, kaj ĝi rakontas, ke ludiloj povas estiĝi _reala_, se ili estas forte amataj de la infanoj. La kuniklo tre ŝatas tiun ideon, sed fine ĝia strebado kondukas al alia, tute neatendita sorto.
2022-01-15 - Infanlibro »Mupo lernas«
Klaus Friese publikigis sian senpage elŝuteblan infanlibron »Mupo lernas« en Esperanto kaj sub la titolo »Mupo lernt« en germana lingvo en PDF-dosierformo. Ili estas haveblaj ĉe lia retpaĝo http://esperanto-klaus.de