Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Esperanto

Niaj Esperantaj paĝoj prezentas la landon inter Norda kaj Balta maroj – Ŝlesvig-Holstinio. Ne tro granda, kun malmultaj loĝantoj ĝi havas tute specialan atmosferon, kiun spertas kaj ŝatas ne nur la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, sed ankaŭ­ la centmiloj da turistoj, kiuj ĉiujare venas kaj revenas por trovi trankvilon kaj por ĝui la marajn aeron kaj akvon.


Matene la edzino rigardas el la fenestro kaj diras al sia edzo: »Jen tiel tenere nia najbaro kisas sian edzinon je adiaŭo, ironte al la laboro. Kial vi ne faras tion?«

Respondo de la edzo: »Kial mi faru tion? Ja mi tute ne konas ŝin.«