Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Disktrikto Herzogtum Lauenburg

  • Areo: 1263 km²
  • Loĝantoj: 187 000 (en 2008)

La disktrikto Herzogtum 1 Lauenburg (Duklando Lauenburg) troviĝas en la oriento de Ŝlesvig-Holstinio kaj estas ĝia plej suda distrikto. Ĝi apartenas al la urbega regiono de Hamburg, la centra adminstrejo estas la urbo Ratzeburg 2. En ĉi tiu disktrikto ekzistas multaj malgrandaj kaj malgrandegaj komunumoj. La distrikto estas grava ripozejo por enloĝantoj de Hamburg kaj Lübeck, kiuj ĝuas la plej grandan en si fermitan arbaron de Ŝlesvig-Holstinio kaj la natur-parkon de la Lagaro de Lauenburg.



  1. Herzogtum - pron. Hercogtum

  2. Ratzeburg - pron. Raceburg