Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Schleswig-Flensburg

  • Areo: 2071 km²
  • Loĝantoj: 198 000 (en 2008)

La distrikto Schleswig 1-Flensburg troviĝas en la oriento de Ŝlesvig-Holstinio. Laŭ areo la dua plej granda, ĝi estas la distrikto kun la plej multaj enloĝantoj. Administra centro estas la urbo Schleswig. La distrikto ĉirkaŭas la urbon Flensburg.

La distrikto formas unuecan ekonomian spacon kun la eksterdistrikta urbo Flensburg. En la distrikta regiono la agrikulturo difinas la pejzaĝon, sed kreas nur malgrandan parton de la ekonomia povo. Kvindek procentoj el ĉiuj dungitoj laboras en la kreskanta sektoro pri publikaj servoj. En la metia fako la nutraĵa industrio estas tre grava, sed ekzistas ankaŭ grandaj entreprenoj de malvarmigila tekniko, interkomunika elektroniko kaj maŝin-konstruado. Al la klarigado kontribuas la distriktaj profesi-instruaj lernejoj en la urboj Flensburg kaj Kappeln. Plia grava ekonomia centro estas Harrislee.

La antaŭ jarcentoj senhoma loko Haithabu proksime de Schleswig estas unu el la plej gravaj arkeologiaj grundaj monumentoj en Ŝlesvig-Holstinio kune kun la fortikaĵa remparo Danevirko (germane: Danewerk, dane: Dannevirke) ĉirkaŭanta Haithabu-on kaj la ringa remparo de la slava tribo de vagroj en la distrikto Ostholstein. Ĉiujare en Aŭgusto la Vikingaj Tagoj memorigas pri tiu tempo. Vikingoj el tuta Eŭropo ŝanĝas la kultur-aranĝejon »Auf der Freiheit« en vikingan loĝlokon. En la centro de la Vikingaj Tagoj staras granda vikinga vilaĝo kun spektaklaj kaj dupersonaj bataloj, ĵetado de lacoj kaj hakiloj, arkpafado, ĵonglado, fajrospektakloj, kuraĝopruvoj kaj lecionoj pri vikingaj armiloj. Multaj spertaj metiistoj kaj komercistoj invitas al vojaĝo en la pasintecon: armilfaristoj, ark- kaj sagofaristoj, kirasfaristoj, tranĉilfaristoj, trinkkorn-ŝlifistoj, lignotornistoj, forĝistoj kaj bakistoj uzantaj argilajn fornojn. Ili prezentas la staton de la metiaj artoj antaŭ 1000 jaroj.

La Vikinga Muzeo Haithabu (Wikinger Museum Haithabu) estas remalfermita fine de Marto 2010 post rekonstruado okaze de ĝia 25-jara ekzistado.

Proksime de la urbo Schleswig troviĝas »Palaco Gottorf«. Ĝi estas unu el la plej gravaj historiaj konstruaĵoj de Ŝlesvig-Holstinio kaj evoluiĝis de mezepoka kastelo al baroka palaco (baroko estas kultura movado inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj). Hodiaŭ ĝi estas hejmo de du tutlandaj muzeoj.



  1. Schleswig - pron. Ŝlesvig