Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Wattenmeer

En Junio 2009 Unesko (Organizo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo de Unuiĝintaj Nacioj) akceptis la nordmaran intertajdan zonon Wattenmeer (ofte esperantigita kiel »Vadomaro«) sur la listo de tutmondaj naturheredaĵoj. Wattenmeer estas regiono de la bordo de la Norda Maro. La Ŝlesvig-Holstinia parto de Wattenmeer apartenas al la distrikto Nordfriesland.

Ĝi nun estas egalranga al ekzemple la aŭstralia Granda Barila Rifo, la usona Granda Kanjono (kruta intermonta valo) aŭ la Galapagaj Insuloj. Wattenmeer estas unika ekologia sistemo kun elstara multeco de plantaj kaj bestaj specoj.

Per la aliĝo al la Tutmonda Naturheredaĵo estas aprezata la agado por la konservado de la naturo.

Intertajda zono estas nomata borda parto de la maro kaj la tiea pejzaĝo, kiu kutime dufoje tagnokte dum alta tajdo troviĝas sub marakvo, dum malalta tajdo sekiĝas. La nordmara intertajda zono nomiĝas en Germanio Wattenmeer (vadomaro = vade irebla maro) kaj etendiĝas antaŭ Norda Frislando, Malsupra Saksio kaj Nederlando. Al la germana vadomaro apartenas la Naciaj Parkoj Ŝlesvig-Holstinia, Malsupra-Saksia kaj Hamburga, sed la lasta ne apartenas al tutmonda naturheredaĵo.

Wattenmeer etendiĝas sur ĉ. 9800 km². Ĉi tie vivas pli ol 10 000 specioj de bestoj, plantoj kaj mikroorganismoj. Neniu alia regiono de la Tero havas pli grandan interligitan terspacon de sablo kaj mara ŝlimo. Ĉiujare dek ĝis dekdu mil birdoj haltas aŭ ripozas ĉi tie sur la vojo de suda Afriko al norda Siberio kaj Kanado.