Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Distrikto Nordfriesland

  • Areo: 2048 km²
  • Loĝantoj: 166 000 (en 2019)

La distrikto Nordfriesland 1 (Norda Frislando) troviĝas en la nord-okcidenta parto de Ŝlesvig-Holstinio. Ĝi estas je triono pli malgranda ol la origina setlejo de la nordfrisa popolo. La nordfrisa lingvo ĝis hodiaŭ estas parolata same kiel la germana, dana, la sudjutlanda kaj malsupra-germana (platgermana) lingvoj. Malgraŭ diversaj lingvoj la regiono formas kulturan unuaĵon. Tio rezultas el la unueciga efiko de la Norda Maro, kiu determinas la vivkondiĉojn de la homoj, per ŝtormaj inundoj minacas la vivon, per ŝipveturado ebligas enspezojn.

La distrikto estiĝis en 1979 el la antaŭaj distriktoj Eiderstedt, Husum kaj Südtondern.

Pejzaĝe la distrikto konsistas el marsko kaj hesto. Marsko estas plata, alnaĝigita lando, sed hesto male malfekunda altaĵo. »Altaĵo« ne signifas vere alta kiel monto, sed alta relative al marsko. Sur hesta grundo kreskas pinoj kaj arbustaĵaroj, agrikulture ĝi estas utiligebla por plantado de terpomoj.

La ekonomian vivon determinas agrikulturo, fiŝado, metioj kaj turismo. La ĉefa urbo de la distrikto, Husum, estas centro de kongresoj kaj de firmaoj, kiuj instalas kaj mastrumas ventopelitajn elektrocentralojn.

Fervojo kaj ŝipveturado estas gravaj por turistoj kaj enloĝantoj. Pramoj trafikadas al insuloj kaj etinsuloj.

En la vilaĝo Alkersum sur la insulo Föhr ekzistas Muzeon pri Arto de la Okcidenta Bordo. La muzeo estas donaco de Frederik Paulsen, la filo de Friedrich Paulsen. Friedrich Paulsen naskiĝis en Dagebüll en Norda Frislando en 1909. Dum la studado en Kiel estiĝis konfliktoj kun la nacisocialismaj regantoj, li fuĝis tra Svisio al Svedio, kie li fine ricevis la svedan ŝtatanecon. De tiam li nomiĝis Frederik Paulsen. En Malmö li fondis la farmacian entreprenon FERRING. Li mortis en Alkersum, havante aĝon de 87 jaroj. Li kaj lia samnoma filo retenis firmajn rilatojn al la nordfrisaj lando kaj kulturo. La filo Frederik Paulsen per la donaco de la muzeo kun internacia signifo honoras la insulon Föhr kaj lian patron.

La muzeo estas hejmo por ĉ. 480 artaĵoj. La pentraĵa trezoro kunvenigas la vizitantojn sur vojago laŭ la bordo de la Norda Maro. Estas fiŝistoj kaj kamparanoj, frisaj popolaj vestaĵoj kaj ĉambroj, la danĝera maro kaj la unika pejzaĝo, kiujn la pentristoj fiksis kaj konservis por ni.

La naturprotektejo de la poldero »Beltringharder Koog« estas la plej granda naturprotektejo de Ŝlesvig-Holstinio (3345 hektaroj) kaj plena de belaĵoj tipaj por la nordmara regiono. La poldero de Beltringharde estas iama intertajda zono, kiu en 1987 estas apartigita per sekuriga digo. En ĝi fluas dolĉakvejoj el marskejoj. La poldero ankaŭ enhavas salakvejon en apartigita parto. La moderna digo 9 kilometrojn longa kaj la amfibia karaktero de la poldero de Beltringharde servas kaj al la sekurecaj interesoj de la loĝantaro en la malaltaj marskejoj kaj al la bezonoj de la naturprotektado.

En Majo rulsketantoj renkontiĝas sur Nordstrand, iama marska insulo antaŭ la urbo Husum, por konkursi.

La Faka Malsanulejo »Satteldüne« sur la insulo Amrum invitas al la Kuro je Mukoviskozeco ĉiujare okazanta pentekoste.

En Julio en la urbo St. Peter-Ording okazas la Kajta Festivalo kun partoprenantoj el Germanio, Danlando kaj Nederlando.

Nordfrisaj insuloj

La regiono de la ŝlesvig-holstiniaj nordmaraj insuloj havas propran nomon – Uthlande (ekstera lando). Ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando. Hodiaŭ ĝi ampleksas de nordo al sudo la insulojn Sylt 1, Föhr 2, Amrum, Pellworm 3 kaj aron da insuletoj kun loĝmontetoj, kiujn oni nomas Halligen en germana lingvo. La germanaj nordfrisaj insuloj apartenas al la distrikto Nordfriesland.

Al la tuto de la nordfrisaj insuloj krome apartenas la danaj insuloj Langli, Fanø, Mandø, Koresand, Rømø.

Sylt (21 000 loĝantoj) estas la plej granda el la nordfrisaj insuloj kaj ligita al la firma lando per fervojo, kiu transportas homojn kaj aŭtomobilojn al kaj de la insulo ekde 1927.

Sude de Sylt troviĝas Föhr (malpli ol 9 000 loĝantoj) kaj Amrum (ĉ. 2300 loĝantoj). Tiuj du estas atingeblaj nur per pramoj. Kelkaj pramoj veturas de Schlüttsiel 4 al la insularo, pli multaj trafikadas de Dagebüll 5 al Föhr kaj plu al Amrum.

Sur la insulo Pellworm loĝas 1000 homoj. Ankaŭ Pellworm estas atingebla nur per pramo.

La ekonomia bazo de la nordfrisaj insuloj estas agrikulturo kaj turismo.

La insuloj Amrum, Föhr kaj Sylt kreskis sur hestaj kernoj. Sur tiuj insuloj la plejaltaĵoj estas dunoj. Aliaj insuloj antaŭ la bordo de Nordfriesland estas la marska insulo Pellworm kaj la marinsuloj (Halligen), kiuj dum altaj tajdoj subakviĝas. Tiam nur loĝteraĵoj superas la marnivelon. La grundo de tiuj marskaj etinsuloj ne konservas dolĉan akvon.

Amt (komunumaro) Südtondern

Jutlando estas duoninsulo, kiu apartenas parte al Danlando, parte al Germanio. Tondern estas urbo en la sudo de  Jutlando. Ĝi donis sian nomon al la distrikto Tondern, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1920 en la prusa provinco Schleswig-Holstein (Ŝlesvig-Holstinio). En 1920 la norda parto de la distrikto estis cedata al Danlando, la suda ricevis la nomon Südtondern (Suda Tondern). La ĉefa administra urbo estiĝis Niebüll, tiam ĉefe fervoja nodo.

Pro reformo de la organizado de distriktoj en (okcidenta) Germanio en 1970 oni formis novan distrikton Norda Frislando el la ĝistiamaj distriktoj Südtondern, Eiderstedt kaj Husum.

La firmlanda parto (do sen la nordfrisaj insuloj Amrum, Föhr kaj Sylt) de la eksdisktrikto Südtondern ekde 2008 konsistigas la komunumaron (Amt) Südtondern.

Post Niebüll kun 10 000 loĝantoj Leck (7600 loĝ.) estas la dua plej granda urbo de la komunumaro. La plej malgranda komunumo estas Lexgaard (52 loĝ.)




  1. Nordfriesland - pron. Nordfrisland

  2. Föhr - pron. Fjor

  3. Sylt - pron. Silt

  4. Pellworm - pron. Pelvorm

(Lasta modifo: 2020-12-15)