Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Flensburg

  • Areo: 56 km²
  • Loĝantoj: 89 000 (en 2008)

En 2009a jaro Flensburg festis 725a datrevenon: En 1248 la dana reĝo Erik Glipping donis urborajton. Dum jarcentoj ĝi estis la dua plej granda haveno de Danlando. Nur sekve de la Dana-Germana Milito en 1864 ĝi estiĝis parto de Prusio.

Hodiaŭ la urbo estas centro de esplorado, ŝipkonstruado, manpilkado kaj bierfarado. Ĝi gajnas profiton el la proksimeco de la dana limo. En Flensburg multaj vendejoj ofertas siajn varojn en dana lingvo, gevendistoj parolas kaj la germanan kaj la danan lingvojn, ekzistas danlingva gazeto.

Post la germana reunuiĝo multaj militaj instalaĵoj nuligis aŭ transloĝiĝis al Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĉirkaŭ la Flensburga Fjordo, granda marbrako de la Balta Maro, nun sportboatoj kuŝas sur la ondoj. El la apudaj montetoj malnovaj burĝaj loĝejoj rigardas akven. Multaj mallarĝaj stratoj kaj kortetoj raportas pri la pasintaj tagoj de ŝipveturado kaj komercado per rumo, haringoj kaj aliaj varoj.

En la urbo loĝas pli ol 85 000 homoj, en la tuta regiono pli ol 130 000.

Ĉiujare je la semajnfino de Ĉieliro de Kristo okazas la »Rumregatta«, internacia renkontiĝo de historiaj profesiaj gafo-velaj ŝipoj. Ĝia nomo memorigas pri la iama alveturo de rumo al la haveno de Flensburg.

Ĉiujare en Julio la plej granda Eŭropa renkontiĝo de tradiciaj kaj malgrandaj vaporaj ŝipoj kaj maŝinoj okazas en Flensburg. Kulminoj estas la fama konkurso pri la “Blua bierfareja bendo” je distanco de 1852 metroj kaj la parada veturado.