Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Lübeck

  • Areo: 214 km²
  • Loĝantoj: 211 000 (en 2008)

La urbo Lübeck 1 troviĝas en la oriento de Ŝlesvig-Holstinio ĉe Balta Maro kaj konsistas el dek urbaj distriktoj, kiuj siaflanke estas dispartigitaj en entute tridek kvin urbaj subdistriktoj.

La loko estas fondita en la oka jarcento kaj refondita sub la hodiaŭa nomo en 1143 kiel unua germana havenurbo ĉe Balta Maro. Ĝi rapide evoluiĝis kaj post 1361 estiĝis la ĉefa urbo de la komerca Hansa Ligo. La urbo ricevis la rajton stampi orajn monerojn en 1340. La unua ĝenerala kunveno de la Hansa Ligo okazis ĉi tie en 1356. En la 14-a jarcento Lübeck estis unu el la plej grandaj urboj de la germana regno.

En tiu tempo la signifo de Lübeck ankaŭ kiel urbo de arto-kreantoj estis vaste ŝatata. De malproksimo pentristoj de Lübeck ricevis komisiojn. Ekde 1475 libropresejoj liveris bibliojn kaj literaturon en la platdiĉa popola lingvo. Prosperis la historiografio.

Post ducent jaroj la signifo de la Hansa Ligo kaj sekve de tio ankaŭ de Lübeck malpliiĝis.

Aparteninte kontraŭvole al la franca imperio de 1811 ĝis 1813, ĝi ek de 1815 denove estas parto de la nove fondita Germana Federaĵo (anstataŭaĵo kaj posteulo de la Sankta Romia Imperio) kaj ek de 1871 partoŝtato de la Germana Regno. Lübeck perdis sian teritorian memstarecon en 1937, kiam ĝi estiĝis parto de la prusa provinco Ŝlesvig-Holstinio.

Ankaŭ nuntempe la haveno de Lübeck estas la plej granda germana haveno ĉe Balta Maro. Gravaj ekonomiaj branĉoj estas la medicina tekniko, publikaj servoj kaj produktado de nutraĵoj. Lübeck estas fama pro sia farado de marcipano.

Al Lübeck apartenas flughaveno, Muzea Haveno kaj kvar altlernejoj kaj universitatoj. La mezepoka urba kerno estas deklarita de UNESKO tutmonda kultura heredaĵo en 1987. Elstaraj vidindaĵoj estas ekzemple gravaj kaj grandaj preĝejoj kiel la »Dom«-preĝejego kun »Triumfa Kruco« de la artisto Bernt Notke (1435-1509), la Foirejo Preĝejo »St. Marien«, stokejoj kaj urbanaj domoj kaj ĉefe la urbodomo konstruita laŭ brik-gotika maniero.



  1. Lübeck - pron. Luebek