Wir berichten in Deutsch über die internationale Sprache Esperanto in Schleswig-Holstein und in Esperanto über unser Bundesland.

Ŝlesvig-Holstinio

  • Areo: 15 800 km²
  • Loĝantoj: 2 900 000 (en 2020)

Ŝlesvig-Holstinio estas la plej norda federa lando de Germanio. Ĝi nomiĝas Lando inter la maroj (tiuj estas la Norda Maro en okcidento kaj la Balta Maro en oriento). En nordo la limo al Danlando limigas ĝin, en sudo Malsupra Saksio kaj la urbo-ŝtato Hamburg kaj en sudoriento Meklenburgio-Antaŭ­pomerio. La landa ĉefurbo estas Kiel. Ĉirkaŭ 2,8 milionoj da homoj loĝas sur 15.799,38 km².

La pejzaĝon formas ĉefe plataj regionoj kun aro de montetoj kaj lagoj en la oriento, apudmara, fekunda ŝlimgrundo (»marsko«) apud Norda Maro kaj la rivero Elbo, kaj sekaj, kelkloke marĉaj altebenĵoj (»hesto«) en la okcidento kaj la mezo de la lando.

Ŝlesvig-Holstinio estas ekonomie malforta lando. Estas nur du grandurboj kun pli ol 100 000 da loĝantoj: Kiel kaj Lübeck. Multaj homoj perlaboras sian vivon en agrikulturo. La regiono apud Hamburg prosperas pro la proksimeco de la urbego, ĉe la baltmara bordo en oriento ni trovas havenurbojn (Flensburg, Kiel, Lübeck) kun komercado, trafiko kaj ŝipkonstruado. Agrikulturo, turismo kaj la produktado de elektra energio el vento estas la ekonomia bazo en okcidento ĉe la Norda Maro.

La Kiela Kanalo inter la Fjordo de Kiel kaj Brunsbüttel ĉe la rivero Elbe ligas la Nordan kun la Balta Maro kaj estas la plej ofte vizitata homfarita akvovojo de la mondo. Ĝi estas 97 kilometrojn longa. Pli ol 30 000 ŝipoj veturas sur ĝi ĉiujare. La plej grava havenurbo laŭlonge de la kanalo estas Rendsburg.

La oficiala lingvo estas la germana. La dana kaj la frisa lingvoj estas parolataj de malplimultoj. En la nordo de la lando multaj infanoj lernas la danan lingvon jam en infanĝardeno.

La frisa lingvo estas viva lingvo en multaj partoj de la lando. En vilaĝoj kaj urbetoj oni parolas ĝin kiel ĉutagan lingvon ne nur en la familioj, sed same ĉe kuracisto, en aŭtobuso kaj en vilaĝaj vendejoj. Ĝi estas okcident-ĝermana lingvo kaj apartenas kune kun la angla, la malsupra-germana kaj la nederlanda lingvoj al norda-maro-ĝermanaj lingvoj.

Ambaŭflanke de la germana-dana limo estas parolata sudjutlanda dialekto.